Johann Rosenmüller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Rosenmüller (n. 1619 (?) en Oelsnitz (Voktlando); m. 10-a12-a de septembro 1684 en Wolfenbüttel) estis germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johann Rosenmüller studis ĉ. 1640 ĉe la teologia fakultato de la Lepsika universitato. Mallonge poste li estis dungita kiel instruisto al la tiea muzika gimnazio Thomas-Lernejo, kie li ankaŭ laboris kiel anstataŭanto de la Thomas-Kantoro Tobias Michael ekde 1640 ĝis 1655. Ekde 1651 li estis orgenisto de la Nicolai-Preĝejo, poste ankaŭ ĉe la Lepsika ĉefpreĝejo St. Thomas. Post kiam oni sciigis lin pri perspektivo sur la ofico de Thomas-Kantoro, en majo 1655 li subite estis arestata kaj eksigitata de la ofico. Oni suspektis lin de pederastio kun ĥorknaboj. La estro de la Thomas-Lernejo Gottfried Stallbaum skribis: „Estas rakontata pri tio, ke li ricevis apartan ĥoron sub lia direkton. … li eble transprenis la direktadon de la muzikadoj en la Nikolaj-Preĝejo, kiu tiam havis sian apartan kantoron. Ordinaran kantorecon li neniam atingis, kiel ni sendube povas certigi. Pro nenatura delikto li arestiĝis, tamen eskapis, unue iris al Hamburgo, kaj poste iris al Italio."

En Venecio Rosenmüller laboris kiel trombonisto ĉe la katedralo Sankta Marko kaj baldaŭ poste kiel komponisto. Baldaŭ li nomis sin Giovanni Rosenmiller. Dum sia 24-jara estado en la laguna urbo li estis repektata homo, dumtempe li estis kapelestro ĉe la orfinejo Ospedale della Pietà, kie poste laboris Antonio Vivaldi. Sed ankaŭ siajn kontaktojn al Germanio li ne tute interrompis – en 1660 la kortego de Weimar sendis mesaĝiston al Venecio por aĉeti muzikaĵojn de la komponisto, kaj en 1673 Johann Philipp Krieger venis al li kiel lernanto.

En 1682 Rosenmüller revenis al Germanio kiel kortegokapelestro de la duko Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel, sed li mortis jam du jarojn poste. Li estas sepultita en la preĝejo Sankta Johano en Wolfenbüttel, kie troviĝas ankaŭ epitafo pri li. La inskribo tekstas jene (Esperantigita):

JOHANN ROSENMÜLLER-n,
l' Amphiono de sia jarcento,
el Oelsnitz en Voktlando,
post 30-jara studo de l' Italoj,
post kiam li redonis la pruntajhon en Germanio serve de l'Princo
inter l'artamikoj kiel kapelestro,
la forto de la Neeskapebla Sorto,
post kiam lia tempo per la paso de 13 Lustroj[1] plenumiĝis,
forprenis.
Tial veh! Ighas arida la Rozoghardeno dezertigata per la Sudvento!
Tiu dolcha, kortusha kaj Roza melodio finsonis.
Al la Muelejo silenton oni heroldis! Silentu!
Estingiĝis la Iluminilo, kiu vaste brilis super Eŭropo!
Ploru! Ploru Migranto!
Sed sindetene. Ne tute li forfalis al l' Mortodiino.
en sia pli nobla parto li vivas eterne, la Krono de l' Muziko.
Vivas la fluego de la Rozodoro,
ĉar en la Duka Sanktejo la restanta de l' Rozoj konserviĝas,
kiu en la dolcha harmonio de l' sonoraj kantaĵoj
baldauw estus reghuata.
Iru, Migranto, zorgu,
ke Vi alighu iam la Simfonian Ĥoron de l' Chielanoj!
En la Krista jaro 1684:[2]
  1. lustro: 5-jara tempospaco
  2.  : August Horneffer, Johann Rosenmüller (s. Lit.)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Rosenmüller konsistas krom multnombraj ekleziaj ĥoraĵoj el suitoj kaj sonatoj, kiuj prezentas gravajn fazojn en la evoluigo de tiuj ĉi formoj. La granda kvalito de liaj komponaĵoj ekde la 1980-aj jaroj oni intensive remalkovras.

  • Kernsprüche mehrereren Teils aus Heiliger Schrift (1648-52)
  • Andere Kernsprüche (1652) – ekleziaj verkoj en multspecaj, ofte riĉegaj okupadoj
  • Studentenmusik (1654) – instrumentaj dancosuitoj por instrumentaj ensembloj
  • Vespro della beata Vergine (Mariavespro) (1670-80)
  • multaj eklezimuzikaj komponaĵoj el la tempo en Italio
  • Sonate e Sinfonie da Camera (1667 Venedig)
  • 12 Sonatae à 2,3,4 è 5 stromenti da arco et altri (1682) – omaĝe al la Duko Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel, verŝajne komponite en Venecio, tamen publikita en Nurenbergo
  • Weihnachtshistorie
  • Lamentationes Jeremiae

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fred Hamel: Die Psalmkompositionen Johann Rosenmüllers. Koerner-Verlag, Baden-Baden 1973 (Repr. d. Ausg. Straßburg 1933)
  • August Horneffer: Johann Rosenmüller (ca. 1619-1684). ostinato-musikverlag, Salzgitter 2005 (Nachdr. d. Dissertation Charlottenburg 1898)
  • Arno Lehmann: Die Instrumentalwerke von Johann Rosenmüller. ostinato-musikverlag, Salzgitter 2005 (zugl. Dissertation Universität Leipzig 1965)
  • Kerala J. Snyder: Johann Rosenmüller's music for solo voice. Yale University Press, New Haven, Conn. 1970 (Dissertation, 2 Bde.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Martin Petzold (Hrsg.): St. Thomas zu Leipzig. Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig 2000 ISBN 3-374-01842-4


WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Rosenmüller » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.