Johann Samuel König

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Samuel König
Persona informo
Johann Samuel König
Naskiĝo 31-an de julio 1712 (1712-07-31)
en Büdingen
Morto 21-an de aŭgusto 1757 (1757-08-21) (45-jaraĝa)
en Utrechtse Heuvelrug
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bazelo vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko vd
Doktoreca konsilisto Johann BernoulliChristian Wolff vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Samuel KÖNIG (aŭ Kœnig), (Büdingen, Hesio, Germanio, 31-a de julio 1712 - Zuilenstein, Nederlando, 21-a de aŭgusto 1757) estis svisa matematikisto, plej aĝa filo de alia matematikisto nome Samuel Heinrich König, predikisto pietista kaj profesoro en Berno, Svisio, kaj de lia edzino Anna Maria Nöthiger.

Post studi en Berno, li translokiĝis en 1729 a Laŭzano kaj fine al Bazelo en 1730 por studi matematikon ĉe Johann Bernoulli kun Pierre Louis Maupertuis.[1] Li translokiĝis poste al Francio kaj estis profesoro de matematiko de la markizino Émilie du Châtelet, estis nomumita en 1740 membro de la Franca Akademio de Sciencoj de Parizo.[2]

Famas lia polemiko kun Leonhard Euler pro la principo de minimuma ago.[3]

En 1744, ekzilita el Berno, li akiris katedron de filozofio kaj matematiko en Franeker en Nederlando. Poste, en 1749, li translokiĝis al Hago, kie li estis bibliotekisto de la princo Vilhelmo la 4-a (Oranje-Nassau). Samjare Pierre Louis Maupertuis nomumis lin membro de la Akademio de Sciencoj de Berlino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "The principle of Least Action", Philip E.B. Jourdain, Chicago, The Open Court Publishing Company, 1913; p.25
  2. "The Parsimonious Universe", Stefan Hildebrandt & Anthony Tromba, Springer-Verlag, 1996, p. 33
  3. "The principle of Least Action", Philip E.B. Jourdain, Chicago, The Open Court Publishing Company, 1913

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CI. Gerhardt: Über die vier Briefe von Leibniz, die Samuel König in dem Appel au public, Leide MDCCLIII, veröffentlicht hat, Sitzungsberichte der Königlich Preußischen Akademie der Wissenschaften, I, 419-427. (1898)
  • W. Kabitz: Über eine in Gotha aufgefundene Abschrift des von S. König in seinem Streite mit Maupertuis und der Akademie veröffentlichten, seinerzeit für unecht erklärten Leibnizbriefes, Sitzungsberichte der Königlich Preußischen Akademie der Wissenschaften, II, 632-638. (1913)