Johann Schober

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Schober
Johann Schober (ĉirkaŭ 1932)
Johann Schober (ĉirkaŭ 1932)
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1874 (1874-11-14)
en Perg
Morto 19-an de aŭgusto 1932 (1932-08-19) (57-jaraĝa)
en Baden
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo politikistodiplomatojuristoesperantisto
vdr
Johann Schober ĉe ŝtatvizito en Berlino (1931)
Johann Schober dum eŭropa konferenco en Ĝenevo (majo 1931)

Johann SCHOBER (naskiĝis 14-an de novembro 1874 en Perg, mortis 19-an de aŭgusto 1932 en Baden) estis aŭstra polica oficisto; dufoje (1921-22 kaj 1929-30-ban) kanceliero de Aŭstrio. Li elkonstruis amikajn rilatojn al Ĉeĥoslovakio kaj apogis unuiĝon de Aŭstrio kaj Germanio.

Li aniĝis junaĝe en la aŭstra imperiestra polico kaj iĝis ties gvidanto ĝis 1918. Kiam oni deklaris la Aŭstran Respublikon, Schober deklaris la lojalecon de la polico al la nova registaro kaj tiel eble malhalpis internajn batalojn. Li ĉiam montriĝis kapabla kaj honesta, tiel akiris konfidon de la publiko kaj de reprezentantoj de aliancanoj en Aŭstrio. Oni komisiis lin en 1921 por formi koalican registaron kun la kristansociala kaj pangermana partioj. Li iniciatis amikajn rilatojn al la postaj ŝtatoj de la Habsburga Imperio, tiel li subskribis traktaton kun Ĉeĥoslovakio en decembro de 1921. Pro tio la pangermanoj retiriĝis el la koalicio, ĉar ili vidis en la traktato malhelpon por unuiĝon de Aŭstrio kaj Germanio. Schober demisiis en majo de 1922 kaj iĝis denove gvidanto de la polico.

Li estis duafoje kanceliero inter 1929 kaj 1930, vic-kanceliero kaj eksterafera ministro ĝis januaro de 1932. Li subskribis traktaton kun Germanio en marto de 1931, kiu povintus gvidi al doganunio de Aŭstrio kaj Germanio, sed je premo de la francoj kaj ĉeĥoslovakoj li ne realigis tion.