Johann Sebastian Bach

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ĉi tiu artikolo temas pri germana komponisto de 1685-1750. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Bach (apartigilo).
Johann Sebastian Bach
Johann Sebastian Bach
komponisto de klasika muziko
Naskiĝo 31-a de marto 1685
Eisenach, Turingio
Morto 28-a de julio 1750
Leipzig
Portalo pri Homoj

Johann Sebastian BACH [jóhan zebástjan báĥ] (naskiĝis la 31-an de marto, 1685, mortis la 28-an de julio, 1750) estis klasika germana komponisto de la Baroka epoko.

[redakti] Vivo

Bach naskiĝis en Eisenach, Turingio. Kiam li havis naŭ jarojn, lia patrino mortis, kaj jaron poste mortis ankaŭ lia patro. Lia 16 jarojn pli aĝa frato nun transprenis la edukadon, kaj instruis al li komponi kaj ludi la orgenon.

Pro sia bonega orgen-ludado Johann Sebastian Bach en la jaro 1703 fariĝis orgenisto en Arnstadt. Kvar jarojn poste li transloĝiĝis al Mühlhausen en Turingio, kie li edziĝis al sia kuzino Maria Barbara BACH. Tie li kreis siajn unuajn kantatojn. Li ricevis la postenon de kortega orgenisto, kaj iom poste li fariĝis koncertmajstro (gvidanta violonisto) ĉe la kortego de la duko Wilhelm Ernst en Vajmaro. Pro sia maldungiĝo li en la jaro 1717 devis pasigi kvar semajnojn en aresto.

De 1717 ĝis 1723 Bach estis "kapelmajstro" (orkestrestro) en la kortego de la princo Leopold von Anhalt-Köthen en Köthen. En la jaro 1720 lia edzino mortis. Unu jaron poste li edziĝis duan fojon, al la kantistino Anna Magdalena Wülcken. De 1723 li estis kantoro en Lepsiko. Li tie devis plenumi ne nur muzikajn aferojn, sed devis ankaŭ instrui la latinan lingvon en la lerneja hejmo ligita al la preĝejo. Siajn lastajn vivojarojn li pasigis en blindeco. En 1749 li igis operacii ambaŭ okulojn. En 1750 li mortis en Lepsiko. Post lia morto lia muziko malfuroriĝas, nur refaris ĝin aprecata (unue nur la religiajn organverkojn) la komponisto Felix Mendelssohn Bartholdy. Nun li estas rigardata kiel unu el la plej grandaj komponistoj en tuta historio.

Johann Sebastian Bach havis 17 idojn, el kiuj 7 jam mortis antaŭ ol li. Kvar filoj mem fariĝis komponistoj:

[redakti] Listo de verkoj

[redakti] Aliaj projektoj