Johann Steffens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Steffens (ankaŭ: Stephani; * ĉ. 1560 en Itzehoe, † somere 1616 en Lüneburg) estis germana komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La patro de Steffens, Heinrich Steffens, estis membro de la konsilantaro de Itzehoe kaj edukigis sian filon multkoste pro ties muziktalento. Johann Steffens lernis i.a. ĉe orgenkonstruisto, supozeble Hans Scherer en Hamburgo. En 1589 la gubernatoro de Ŝlesvig-Holstinio, Heinrich Rantzau, rekomendis Johann Steffens al la konsilantro de Lüneburg por orgenista posteno ĉe la preĝejo Lambertikirche. Ĉar la dukino Dorothea flegis pli bonajn rilatojn kun la konsilantaro kaj rekomendis aliulon, Steffens komence ne estis dungita. Sed kiam ekvakis la orgenistoposteno ĉe la preĝejo St. Johannis, ekestis nova ŝanco. Post komence provizora transpreno de la ofico en la jaro 1593 li definitive ricevis la postenon en 1595.

La renomon de Steffen atestas la fakto, ke li kune kun 54 el la plej renomaj orgenmajstroj partoprenis la prijuĝadon de la la nova orgeno de Gröningen. Iutempe li edukis tiom lernantojn, ke la ekleziestroj malkvietis pri la bona stato de la orgeno. Steffens restis en Lüneburg ĝis sia morto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La profanajn komponaĵojn voĉkantajn de Steffens influis Hans Leo Haßler kaj la italaj madrigalistoj. En 1599 li publikis dupartan madrigalolibron, kies pecoj plejparte malaperis. En 1619 sekvis plua libro kun profanaj madrigaloj kaj danckantoj. La tekstoj temas pri societemo, vino, kantado kaj naturemo.

Plue estas postlasitaj diversaj sakralaj voĉkantaĵoj. Multaj el ili estas okvoĉaj kaj atestas suverenan regadon de la plurvoĉa komponado.

Kontraŭe al la motetoj la konservitaj orgenverkoj de Steffens (tri ĥoraloj) estas relative simple komponitaj. Krome ekzistas de li ses paduanoj kaj kvar galjardoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]