Johann Strauß (filo)
Johann Strauß | |
---|---|
Johann Strauss (filo) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1825 en Sankt Ulrich |
Morto | 3-an de junio 1899 en Vieno |
Mortokialo | pleŭropneŭmonito |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Cislajtio |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Johann Strauß la patro |
Patrino | Maria Anna Streim |
Frat(in)oj | Josef Strauss • Eduard Strauss |
Edz(in)o | Henrietta Treffz • Angelika Strauss • Adele Strauss |
Parencoj | Alice Meyszner |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto |
Verkoj | The Gypsy Baron Die Fledermaus Valso de la Danubo |
Johann Strauß (filo) [prononco "Johan Ŝtraŭs] germane: Johann Strauß (Sohn); naskiĝis la 25-an de oktobro 1825, mortis la 3-an de junio 1899; estis aŭstra komponisto, filo de Johann Strauß (patro). La fratoj de Johann Strauß (filo), Eduard Strauß kaj Josef Strauß, ankaŭ profesie komponis, tamen li estis la plej fama el la familio. 1844 li fondis dancorkestron, kiun li post la morto de sia patro kun ties orkestro unuiĝis. Sub la aldona nomo "Walzerkönig" (Reĝo de la Valso) li estis rigardata ĉe siaj koncertvojaĝoj ĝis Usono kiel reprezentanto de specifa viena vivsinteno kaj muzikkulturo.
1863–70 li gvidis kiel kortega balmuzikdirektoro la Vienajn Kortegajn Balojn. Vidalvide al vienaj sukcesoj de la komponisto Jacques Offenbach li turnis sin ekde 1871 al la opereto kaj verkis "Die Fledermaus" (La Vesperto) 1874 kaj "Der Zigeunerbaron" (La Cigana Barono), kiuj fariĝis majstraj verkoj de tiu ĉi ĝenro. En liaj pli ol 170 valsoj unuigas sin popola elpensaĵo kaj klara perceptebla gestiko kun artplena talento kaj kompostotekniko. Ene de standardformo (introdukcio, kvinparta valsoĉeno, kodo) estas melodiko kaj ritmo flekseble kaj diferente traktita kaj tra kapabla instrumentado subtenata. Liaj polkoj, kvadriloj, galopoj, kaj marŝoj estas ankaŭ tre popularaj.
Pliaj verkoj
Valsoj: "Sinngedichte" (Sencpoemoj) 1844; "Dorfgeschichten" (Vilaĝrakontoj) ĉirkaŭ 1848; "Liebeslieder" (Amkantoj) 1852; la plej famkonata "An der schönen blauen Donau" (Valso de la Danubo), konata ankaŭ sub la nomo "Donauwalzer" (Danuba Valso) 1867; "Künstlerleben" (Artistaj Vivoj) 1867; "Geschichten aus dem Wienerwald" (Rakontoj el la Viena Arbaro) 1868; "Wein, Weib und Gesang" (Vino, Virino, Kantado) 1869; "Wiener Blut" (Viena Sango) 1873; "Rosen aus dem Süden" (Rozoj el la Sudo) 1880; "Frühlingsstimmen" (Printempaj Voĉoj) ĉirkaŭ 1882; "Kaiserwalzer" (Imperiestra Valso) 1888.
Operetoj: "Cagliostro in Wien" (Cagliostro en Vieno) 1875; "Prinz Methusalem" (Princo Metusalemo) 1877; "Blindkuh" (Blindbovino) 1878; "Der lustige Krieg" (La gaja Milito) 1881; "Eine Nacht in Venedig" (Unu Nokto en Venecio) 1883; "Fürstin Ninetta" (Princino Ninetta) 1893; "Waldmeister" (Arbarmajstro) 1895; "Wiener Blut" (Viena Sango) laŭ melodioj de Strauß finverkita de Adolf Müller (filo) (Adolf Miler) 1899.
Pluraj el liaj polkoj kaj marŝoj estas simile famaj kiel lia opereto "Die Fledermaus" (La Vesperto).