Johann Theodor Mosewius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Theodor Mosewius
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1788 (1788-09-25)
en Kenigsbergo
Morto 15-an de septembro 1858 (1858-09-15) (69-jaraĝa)
en Ŝafhaŭzo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Johann Theodor Mosewius
Okupo
Okupo muzikdirektoro • operkantisto
vdr

Johann Theodor MOSEWIUS ankaŭ Johann Theodor MOSEWIUS (naskiĝnomo "Moses") (* 25-an de septembro 1788 en Kenigsbergo; † 15-an de septembro 1858 en Schaffhausen, Svisujo) estis germana operkantisto, ĥordirigento kaj muzikdirektoro de la Universitato je Breslau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj li edukiĝis kiel operkantisto (baso) kaj laboris kiel tia ĉe la teatro je Kenigsbergo dum la direktado de August von Kotzebue (1814-1816). Poste li translokiĝis al Breslau, kie li prezentis ĝis sia konflikto kun la teatroluanto Gottlob Benedict Bierey kaj la morto de sia edzino kiel kantisto kaj aktoro.

Laŭ la modelo de Carl Friedrich Zelter kaj ties Sing-Akademie zu Berlin en 1825 Mosewius fondis tian instituton ankaŭ en Breslau kun komence 26 membroj, jam duonan jaron poste la ĥoro prezentis sub lia direktado Samson de Händel.

Jaron post la re-prezentado de Matthäuspassion de Bach far Mendelssohn en Berlino Mosewius probigis ĝin en 1830 je Breslau 1830 kun grandioza sukceso. Kiel dirigento kaj esploristo li aktivis por la popularigo de Bach, kaj Breslau fariĝis unu el la plej gravaj centroj de la flegado de Bach ĝis 1945.

Post la fondado de la Singakademie, kiu parte samtempe ekzistis apud la Breslauer Liedertafel, li fariĝis kantinstruisto resp. universitata muzikdirektoro (1827/1832), estro de la Akademia Instituto por Eklezia Muziko (1831) kaj fondinto de la muzika rondo por la prezentado de sakrala muziko (1834). La instituto prezentis kaj italajn oratoriojn kaj ankaŭ tiajn de Mendelssohn, Carl Loewe, Louis Spohr, Adolf Bernhard Marx kaj de aliaj.

Mosewius prezentis mallonge post sia adiaŭo de la teatrejo de Breslau la 16-an de decembro 1825 unuafoje partojn el la lidociklo Die schöne Müllerin de Franz Schubert kadre de muzika vesperdistro Große Provinzial-Ressource je Breslau [1].

Mosewius ricevis internacian renomon per siaj aktivecoj kaj traktaĵoj, jam dum sia teatra tempo li ĉiam serĉis ligan kontakton kun influhavaj ĵurnalistoj (en Breslau ekz. Karl Schall).

Ekde 1810 Mosewius estis edzo de kantistino Sophie Wilhelmine, nask. Müller (1792-1825), kiu debutis en 1805 je Berlino kaj poste ricevis dungitecon en Kenigsbergo, 1810-1812 restadis en Berlino kaj laboris ekde 1816 en Breslau.

Lia ŝercnomo kiel gastmembro de la viena artista societo Ludlamshöhle estis "Sebastiano da Solfeggio".

Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Michael Heinemann (Hrsg.): Johann Theodor Mosewius: Johann Sebastian Bachs Matthäus-Passion, musikalisch aesthetisch dargestellt, (beigebunden: Johann Sebastian Bach in seinen Kirchen-Cantaten und Choralgesängen), Reprint der Ausgaben 1845/52, Hildesheim 2001.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Eitner: Mosewius, Ernst Theodor. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 22. Duncker & Humblot, Leipzig 1885, S. 390–392.
  • Carl Julius Adolph Hoffmann (Hrsg.): Die Tonkünstler Schlesiens. Breslau 1830.
  • Denkschrift zur Erinnerung an Bierey und seine Verwaltung des Breslauer Theaters bei Eröffnung des neuen Schauspielhauses zu Breslau im October des Jahres 1841.
  • Anna Kempe: Erinnerungen an Ernst Theodor Mosewius. Breslau 1859.
  • Verzeichnis von Musikalien aus dem Nachlaß des verstorbenen Herrn Dr. J. Th. Mosewius. Breslau o. J.
  • Lothar Hoffmann-Erbrecht: Die Anfänge der Breslauer Singakademie unter Johann Theodor Mosewius. In: W. Frobenius u. a. (Hrsg.): Akademie und Musik …: Festschrift für Werner Braun. Saarbrücken 1993, S. 157–63.
  • T. G. Waidelich: „Torupson“ und Franz von Schober – Leben und Wirken des von Frauen, Freunden und Biographen umworbenen Schubert- und Schwind-Freundes, in: Schubert:Perspektiven 6 (2006), Heft 1 und 2 - Sonderheft, S. 1-237. ISSN 1617-6340. (Dazu Inhaltsverzeichnis und Personenregister, in: Schubert:Perspektiven 7 (2007), S. 107-120). Darin Informationen zu Mosewius als Theatersänger und ein Porträt des jungen Mosewius S. 59-157.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. T. G. Waidelich, Unbekannte Schubert-Dokumente aus Breslau, in: Schubert:Perspektiven 8 (2008), Stuttgart 2009, S. 17–48, insbes. S. 27 u. 48.
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johann Theodor Mosewius » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3210822 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)