Johann Trollmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wilhelm Trollmann

Johann Wilhelm Trollmann (27-a de decembro 1907 - 9-a de februaro 1943) estis germana boksisto de sintia deveno, kiu atingis titolon de ĉampiono de Germanio en duonpeza kategorio en 1933. Liaj niknomoj estis "Rukeli" aŭ simple "Cigano".

Biografio

Oni ne multe scias pri infaneco de Johann Trollmann. Li naskiĝis en urbeto Wilsche en Gifhorn, Germanio en simpla cigana familio. En sia juneco li ekŝatis bokson kaj komencis trejni en sporta klubo "Heroo". En 1920-aj jaroj li iĝis duon-profesia boksisto kaj gajnis grandan popularecon. Li inventis sian propran teknikon de atakevito, kiu ĝis nun estas konata kiel "danco de Trollmann". Krome, lia plaĉa aspekto kaj galanteco gajnis lin multajn admirantinojn.

Ekde 1929 Johann estis profesia sportisto. Inter 1929 kaj 1933 li venkis kontraŭ multaj germaniaj kaj eksterlandaj sportistoj unue en la meza, kaj poste en duonpeza kategorio.

En 1933 en Germanio jam havis grandan influon NSDAP kaj Trollman, estiel cigano, ne estis konsiderata "vera homo". Tamen, malgraŭ granda premo, Trollman decidis partopreni en matĉo kun Adolf Witt por titolo de ĉampiono de Germanio. Post ses rundoj Trollmann havis gravan avantaĝon laŭ poentoj, sed estro de Unio de germaniaj boksistoj, membro de NSDAP Georg Radamm haltigis la matĉon kaj deklaris ĝin "senrezulta". La publiko ribeliĝis kaj postulis agnoski na Johann kiel venkinto. Radamm do devis deklari lin ĉampiono.

Sed ses tagojn poste la Unio ree forprenis titolon de Trollmann, pro formala kialo de "malbona bokso".

En la rematĉo Trollmann ree decidis partopreni. Antaŭ la batalo oni informis lin, ke lia tekniko de "danco" estas malpermesita kaj se li uzos ĝin, oni forprenos lian licencon. Fakte, al Trollman ne plu licis eviti atakojn. Evidente, la nazioj volis transformi batalon al spektaklo de hontigo de "subhomo".

Trollman venis al batalo kun liaj haroj blondigitaj kaj haŭto kovrita per blanka ŝminko, kiel karikaturo al propagandita imago de "vera arjo". Li ne evitis atakojn de lia oponanto kaj ne kontraŭbatis lin. Lia oponanto estis Gustav Eder, fama pro siaj fortegaj batoj, sed Trollman sukcesis elteni 5 rundojn antaŭ li falis senkonscia, kovrita je sango.

En 1935, Johann Trollmann divorcis sian edzinon por ke ŝi ne estu akuzita pro geedziĝo kun "subhomo". Ŝi kaj filino de Trollmann, do, travivis.

En 1938 Trollmann, kune kun miloj de aliaj ciganoj, estis senfekundigita. En 1939 li devis aliĝi al la armeo. Liaj gepatroj restis kiel ostaĝoj kaj estus mortigitaj se Johann Trollmann dizertus. Ĉiuj tri de liaj fratoj tiatempe jam estis en koncentrejo. En 1941 li estis vundita kaj pro la vundo ne plu povis servi en armeo. En 1942 Gestapo arestis lin kaj sendis lin al koncentrejo Neuengamme. Tie li estis objekto de trejnado de SS-trupistoj. Dum trejnado, SS-soldatoj torturis kaj hontigis lin.

Vidante, ke sano de Trollmann malkreskis, la prizona komitato decidis agi. En 1943 ili falsis lian morton kaj sukcesis movi lin al alia koncentrejo Wittenberge. Tie, tamen, li ankaŭ estis rekonata. La koncetrejanoj organizis boksbatalon inter Trollmann kaj Emil Cornelius, krimulo kaj Kapo (priveligita kaptito en naziaj koncentrejoj, kiu prenis funkcion de gardisto por malkresko de daŭro de sia mallibero). Eventuale Trollmann venkis, sed Cornelius volis venĝi sian hontigon. Li perfortis na Trollmann labori tutan tagon, ĝis kiam li estis laca, kaj poste atakis kaj mortigis lin per ŝovelilo. Trollmann aĝis nur 36.[1]

En 2003 Germania Boksa Asocio oficie redonis al Johann Trollmann titolon de Ĉampiono de Germanio de 1933 kaj sendis la ĉampionan zonon al liaj heredantoj.

Atingoj

Dum sia profesia kariero, Johann Wilhelm Trollmann partoprenis en 62 bataloj, el kiuj li venkis 30 kaj 13 finis senrezulte. Antaŭ la ĉampion-batalo li partoprenis en 47 bataloj kaj malvenkis nur 9, sed poste la nazioj devigis lin preskaŭ ĉiam malvenki. Nun lian nomon tenas malgranda strato en Hanovro.

Referencoj

  1. Siobhán Dowling: Monument Honors Sinti Boxer Murdered by the Nazis ĉe Spiegel Online (2010-6-30)angle

Eksteraj ligiloj