Johann Valentin Meder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johann Valentin Meder (* 3-a de majo 1649 en Wasungen (Werra); † julio 1719 en Riga) estis germana komponisto kaj kantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meder naskiĝis en Wasungen proksime de Meiningen en muzikistan familion. Lia patro Johann Erhard Meder kaj kvar fratoj ĉiuj estis orgenistojkantoroj.

Komence li studis teologion en Lepsiko (1669) kaj poste en Jena, tamen ne finis la studadon sed iĝis profesia kantisto. Ekde 1671 vivis vageman vivon kiel muzikisto en diversaj profesiaj pozicioj, kiu kondukis lin trans Gotha, kie li laboris en 1671 kiel kortegokantisto, Kassel, Bremeno (167273), Hamburgo (en 1673), Kopenhago kaj Lübeck (kie li trafis en 1674 sur Dietrich Buxtehude).

Ekde 1674 ĝis 1680 li estis kantoro ĉe la gimnazio de Reval (nuntempe Tallinn). Post restado en Riga en 168586 li sukcedis Balthasar Erben kiel kapelestro ĉe la preĝejo Marienkirche en Dancigo en la jaro 1687. En 1698 la urbokonsilantaro de Dancigo rifuzis la permeson pri la prezentado de lia opero Die wiederverehligte Coelia. Li prezentis ĝin do en la proksima urbo Schottland (nuntempe Nowe Szkoty), kio sekvigis lian maldungadon en Dancigo. Post mallonga dungiteco kiel kantoro ĉe la katedralo de Königsberg en 1700 li iris al Riga, kie li enhavis similan profesian pozicion ĝis sia morto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De li konserviĝis motetoj, kantatoj, unu Mateo-Pasiono, samkiel diversaj verkoj da instrumenta muziko.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]