Johanna Zschepank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johanna Zschepank
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1883 (1883-12-19)
en Dresdeno
Morto 15-an de novembro 1939 (1939-11-15) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Johanna ZSCHEPANK (ĉepank) (naskiĝis la 19-an de decembro 1883 en Dresdeno; mortis la 15-an de novembro 1939) estis germana esperantistino, prezidanto de Esperantista Literatura Asocio kaj membro de la Lingva Komitato de 1927.

Zschepank esperantistiĝis en 1908, la jaro de la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno. De 1911 ŝi kun kaj apud Marie Hankel laboris por la ĵus fondita Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Verkistoj (IUEV), kiu de 1912 alinomiĝis Esperantista Literatura Asocio (EVA). Zschepank gvidis multajn kursojn. Kiam multaj viraj Esperantistoj devis militservi, ŝi estis redaktoro de la nacia organo „Germana Esperantisto“ dum kaj tuj post la unua mondmilito, nome de 1915 ĝis 1920. Ŝiaj artikoloj, poemoj ofte aperis en Esperanto-gazetoj. Komence de 1924 ŝi prenis sur sin la gvidadon de Esperantista Literatura Asocio kaj en 1924 fariĝis ĝia prezidantino.