Johannes-strato (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La domo Zum grünen Sittich und gekrönten Hecht.
Burokonstruaĵo de 1928 komence de Johannes-strato.
Ene de la historia Johannes-antaŭxurbo: kelkparte ankoraŭ videblas etaj antaŭurbaj domoj.

La Johannes-strato (germane: Johannesstraße) estas malnova ĉefstrato en la urbocentro de Erfurto. Ĝi unuigas Anger-placon en la sudo je longeco de pli ol 1200 m kun la iama Johannes-pordego en la nordo. Tie ĝi kondukas en la longan Magdeburger-aleon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La strato dokumente unuafoje menciitis en la 1289-a jaro kiel platea sancti Johannis kaj nombriĝas pro tio al la plej malnovaj stratoj en Erfurto. Ĝi nomitis laŭ la malkonstruitan Johano-kirko. Poste ekuzitis la nomo por la tuta kvartalo (Johannesviertel). Krome estis ankoraŭ la Johannes-muro kaj la Johannes-pordego (partoj de la iama granddimensia Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto). Tamen mezepoke la antaŭurbo ne estis la sama zono kiun oni ekde 1870 nomas Johannes-antaŭurbo.Tiam la antaŭurbo troviĝis inter la interna kaj la ekstera Johannes-pordegoj (analoge al la du muroringoj). Ĝin estis urben enkorpiginta la en la 14-a jarcento nove farita dua muro. Ankaŭ la Johannes-bordo ĉe rivero apuda sin nomis laŭ la sanktulo.

En 1950 la strato freneze elalinomitis Lenin-strato laŭ la sovetia diktatoro, kion oni korektis denove en 1990.

Graveco trafika[redakti | redakti fonton]

La Johannes-strato ĉiam havis gravegan funkcion trafikan. Ĝi unuigis la Anger-placon, ĉefa transŝarĝa loko por izatido-komercado, kun la stratoj en la direkto de Magdeburg. Ekde 1883 cirkulas tie ĉi tramoj. La individua trafiko translokitis ekde 1900 al la paralela Juri-Gagarin-ringobulvardo. Hodiaŭ granda parto de la strato estas rezervita al tramoj, piedirantoj kaj apudloĝantoj.

Domoj laŭlongaj[redakti | redakti fonton]

Urba muzeo

Hodiaŭ troviĝas ĉe la Johannes-strato konstruaĵoj el 500 jaroj (kaj pli), nome:

Krom la muzeo-domo renesancstila estas ankoraŭ aliaj tiaj en la strato (specife en ties suda parto). Sume estas ĉ. 170 domoj laŭlonge ĝi. Kelkaj historiaj anstataŭitis dum GDR-tempo per arkitekture neinsteresaj novaj konstruaĵoj.

Dum la lastaj jaroj komunismaj oni malkonstruis tutajn zonojn (inter Augustiner-strato kaj Boyneburg-bordo kaj konstrugis loĝdombloketoj: ili tamen rajtas esti nur 4-etaĝaj por pli bone harmonii kun la antikveco de la ĉirkaŭaĵoj[1].

Renovigoj kaj funkcio nuntempe[redakti | redakti fonton]

De 1999 ĝis 2002 oni restaŭradis la straton mem kaj la trotuaroj. Hodiaŭ la Johannes-strato estas butikumstrato kun pluraj (ofte malgrandaj) vendejoj. Tamen estas okulfrape, ke - komparite al aliaj stratoj en la urbokerno erfurta - relative multaj domoj estas ankoraŭ vidaj. Post la fino de la restaŭradoj en la plej intima urbokerno oni koncentriĝis ankaŭ pri stratoj kiel la Johannes-strato por pliintensigi investadojn, revivigadon kaj modernigojn.

De la kreskanta loĝejbezono en Erfurto ekde 2010 (kun sentebla kresko de la luprezoj) ankaŭ la Johannes-strato sendube profitos kaj bone evoluos. Signo por tio povus esti la unua restaŭrado de la fine de la 1980-aj jaroj konstruitaj loĝdomblokoj de ĉe Johannes-turo.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Steffen Raßloff: Musterhäuser für Plattenbauten in Innenstädten. En: Thüringer Allgemeine, 30. junio 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]