Johannes Bugenhagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Bugenhagius
(1485-1558)
theologus Germanicus
theologus Germanicus
Persona informo
Naskiĝo 20-a de junio 1485
en Wolin,  Germanio
Morto 20-a de aprilo 1558
en Wittenberg,  Germanio
Tombo Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Familio
Edz(in)o Walpurga Bugenhagen vd
Infanoj Johann Bugenhagen vd
Profesio
Okupo teologo • universitata instruisto • Protestanta reformisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Bugenhageno (1485-1558) (* Wolin, en la 20-a de junio 1485 - Wittenberg, en la 20-a de aprilo 1558) estis germana humanisto, luterana teologo, reformisto kaj edukisto.

Li enkondukis la protestantan reformon en la Duklando Pomerio kaj Danio en la 16-a jarcento. Inter liaj plej grandaj realigoj kuŝas la organizado de la luterana preĝejaro en la nordo de Germanio kaj Skandinavio, kaj ofte nomatas la dua Nordia Apostolo. Li estis pastoro en la Preĝejo de Sankta Maria, en Wittenberg. Marteno Lutero kromnomis lin "doktoro pomerio"[1]. Li estas memorigita en la kalendaro de la sanktuloj de la luterana eklezio de la sinodo de Misurio en la 20-a de aprilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1502 kaj 1504 li studis en la Universitato de Greifswald. En 1504, li translokiĝis al Treptow an der Rega kie li fariĝis rektoro de la loka lernejo. Kvankam li ne studis teologion, li ordiniĝis pastoro en 1509, kaj servis kiel vikario en la kanonikara kolegio de tiu urbo. En 1517, la abato Johann Boldewan (1485-1529)[2] vokis Bugenhagen por prediki en sia Abatejo en Belbuck, kie li estis indikita kiel biblia komentisto. Boldewan kaj Bugenhagen fariĝis tie la centro de la humanista cirklo. La duko Boguslao la 10-a (1454-1523)[3] el Pomerio ordonis al Bugenhagen ke li verku latinan historion pri Pomeranio, kaj 1518 fariĝis la komenca jaro de lia historia laboro.

En Wittenberg li helpis Luteron traduki la latinan biblion germanen, kaj malfermis disputon pri la reformoj de Ulrich Zwingli (1484-1531). Ĉirkaŭ de 1523, liaj privataj lecionoj estis fariĝintaj famaj, do, en la venonta jaro, li estas invitita profesori en la Leucorea, hodiaŭ konata kiel Marteno Lutero Universitato. En la 17-a de marto 1533 li promociiĝis kiel doktoro pri teologio de la universitato, kune kun Johannes Aepinus (1499-1553)[4] kaj Caspar Cruciger la malplijuna (1504-1548)[5]. La promocio estis direktita de Marteno Lutero, surbaze de la tezoj de Filipo Melanktono, financitia kaj vizitita de Frederiko la saĝa (1463-1525), kaj formale koncesiita de Justus Jonas, la maljuna (1493-1555). Mortohoron lian akompanis konsolante Sebastian Fröschel.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Interpretatio in Liberum, Nurenbergo 1523, 1524, Bazelo 1524, Strasburgo 1524, Wittenberg 1526
  • Interpretatio in Epestolam ad Ramanos, Hagenau 1523
  • Annotationes in Epistolas Pauli XI, posteriores, Nurenbergo 1524, Strasburgo 1524, Bazelo 1524
  • Historia Domini nostri J Chr. passi et glorificati, ex Evangelistis fideliiter contracta, et annotationibus aucta, Wittenberg 1526, [[1540, 1546
  • Oratio, quod ipsius non sit oponio illa de eucharistia…, Wittenberg 1526
  • Confessio de Sacramento corporis et sanguinis Christi, Wittenberg 1528
  • Dat Nye Testame[n]t düdesch: Mit nyen Summarie[n] edder kortem vorstande vp eyn yder Capittel, Köln, Peter Quentel, 1528
  • Johannes Bugenhagens Pomerania. Hrsg. im Auftrage der Gesellschaft für Pommersche Geschichte und Alterthumskunde mit Unterstützung der Königlich Preußischen Archivverwaltung von Otto Heinemann (Quellen zur Pommerschen Geschichte, Bd. IV), Stettin 1900.
  • Der erbarn Stadt Brunswig christlike Ordening to Denste dem hilgen Evangelio … / dorch Johannem Bugenhagen … bescreven.“ Wittenberg 1528, 1531
  • Der ehrbaren Stadt Hamburg christliche Ordnung, 1529. Eldonis kaj tradukis Hans Wenn. Hamburgo 1971.
  • Johannes Bugenhagens christliche Vermahnung an die Böhmen (1546), hrsg. u. eingel. von Gerhard Messler. Kirnbach 1971
  • Christliche vermanung des erwirdigen Herrn Doctor Johann Bugenhagenhagen/Pomerani/ Pastors der Kirchen zu Wittenberg. An die löbliche Nachbarschaft /Behemen /Slesier vnd Lusiatier. Wittenberg bei Hans Lufft 1546 und Kirnbach 1971 hrsg. u. eingel. von Gerhard Messler
  • Christliche Leichenpredigt über D. Martin Luthern, Wittenberg 1546
  • Ein Schrifft D. Johann Bugenhagen Pomerani: Pastoris der Kirchen zu Witteberg / An andere Pastorn vnd Predigern / Von der jtzigen Kriegsrüstung, Wittenberg Druck Hans Lufft 1546
  • Wie es vns zu Wittemberg in der Statt gegangen ist in diesem vergangenen Krieg…, Wittenberg 1548, Jena 1705
  • Commentarius in Jonam Prophetam, Wittenberg (Komentoj pri la profeto Jona, 1550)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]