Johano Despaŭtero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johannes Despauterius)
Jan van Pauteren
(1480-1520)
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Ninove,  Belgio
Morto 1520
en Comines-Warneton,  Belgio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Loveno
Profesio
Okupo renesanca humanisto • gramatikisto • filologo • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Despauterius (1480-1520) (* Ninove, en la 1480 - Comines-Warneton, en la 1520) estis flandra gramatikisto, latinisto kaj humanisto. Kiam li estis dekokjara li eniris en la Pedagogian Kolegion de Lilio[1], en Loveno, kie li studis tri jarojn. En Loveno li fariĝis Magistro pri Artoj, kaj tio signifas ke li studis kaj regis la latinan gramatikon, retorikon, dialektikon, muzikon, aritmetikon, geometrion kaj astronomion.

Kiel profesoro li verkis plurajn librojn pri la latina gramatiko kiuj uziĝis por la instruo de tiu idiomo en Eŭropo. En la fino de la 17-a jarcento, oni demandis al la gramatikisto James Kirkwood (1698) kion li pensas pri la gramatiko de Despauterius. Li respondis tion, ke se kelkaj misoj korektiĝus, ĝi fariĝus bonega. Do li estis komisiita revizii la verkon, kiu reeldoniĝis sub la titolo Grammatica Despauteriana, en 1695, kaj el ĝi pluraj reeldonoj sekviĝis. La klasika skota klerulo Thomas Ruddiman (1674-1757)[2] asertis ke tiu verko jam estas superita.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pedagogium Lilii estis unu el la kvar kolegioj dependantaj de la Fakultato pri Artoj de la Katolika Universitato de Loveno kie oni instruadis filizofion. Ĝi ekzistis inter 1431 kaj 1797.
  2. Dictionary of National Biography
  3. Global Anabaptist Mennonite Encyclopedia Online
  4. CERL Thesaurus
  5. Contemporaries of Erasmus: A Biographical Register of the ..., Volumes 1-3 - Peter G. Bietenholz, Thomas Brian Deutscher
  6. Allgemeine Deutsche Biographie]