Johannes Dietterle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
foto el germana E-bildkarto de 1909
foto el germana E-bildkarto de 1909

Johannes DIETTERLE [diterle] (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1866 en Chemnitz, mortis en januaro 1943[1]) estis germana esperantisto, doktoro pri filologio, instruisto kun la titolo profesoro, supera studkonsilisto (Oberstudienrat) en studejo por fraŭlinoj.

Dietterle studis en la universitato de Lepsiko (Leipzig) kaj ekzameniĝis pri teologio, filozofio, orientaj lingvoj kaj pedagogio. De 1889 li instruis en diversaj saksaj urboj. En 1893 li fariĝis diakono en Mittweida kaj en 1896 luterana pastoro en la vilaĝo Burkhardswalde (nun parto de la komunumo Müglitztal, proksime de Pirna kaj Dresdeno). En 1907 li reprenis sian metion de pedagogo en Lepsiko. Li jam verkis pri religio, filozofio kaj pri loka historio.

Dietterle estis direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto. Li fondis la Esperantan Instituton por la Germana Respubliko kaj estis ties direktoro. Krom la internajn problemojn de la movado Dietterle devis alfronti la postmilitajn malfacilaĵojn pro politikaj kaj ekonomiaj senordoj. Malgraŭ tiuj malfavoraj cirkonstancoj li sukcesis konvinki per siaj statistikaj laboroj la registaron pri kreo de Germana Esperanto-Instituto kaj trovis favoran eĥon dum la Internacia Pedagogia Kongreso organizita en 1922 kadre de Ligo de Nacioj en Ĝenevo, kie li intervenis pri la temo "Esperanto kaj lernejo".

Li estis membro de la Lingva Komitato kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, komitatano de UEA, prezidanto de la Universala Kongreso en Nurenbergo 1923, prezidanto de la Interfoira Komisiono, gvidanto de la kunlaborado kun IALA kaj kunlaboranto de la firmo Ferdinand Hirt und Sohn. Li gvidis Esperanto-kursojn ĉe la radio-sendstacio en Lepsiko ktp. Dietterle organizis tutmondan statistikon pri la Esperantistoj en 1928 kaj estis kunlaboranto de diversaj gazetoj.

Verkoj

Eksteraj ligiloj

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.