Johannes Eccard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Eccard
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1553 (1553-01-01)
en Mühlhausen
Morto 1-an de januaro 1611 (1611-01-01) (58-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistomuzikdirektoro
vdr

Johannes ECCARD (n. 1553 en Mühlhausen (Turingio); m. aŭtune 1611 en Berlino) estis protestanta komponisto kaj kapelestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eccard kantis kiel knabo en la kortega kapelo en Vejmaro. Kiel lerninto de Ludwig Helmbold kaj Joachim a Burck li aktivis mallongan tempon kiel kantisto sub Orlando di Lasso en Munkeno kaj ekde tie entreprenis studovojaĝon al Venecio. Tie li vizitis i.a. Andrea Gabrieli, Claudio Merulo kaj Gioseffo Zarlino.

Post mallonga restado en sia hejmurbo Mühlhausen (1573/74) Jakob Fugger vokis lin kiel orgenisto al Augsburg.

En 1579 li translokiĝis al Kenigsbergo kaj tie aktivis por la markgrafo Georg Friedrich von Ansbach. Tie li fariĝis asistanto de Teodoro Riccio, en 1580 vickapelestro. Ses jarojn poste oni donis al Eccard kiel sukcedanto la postenon Riccio, tamen nur en 1604 oni nomumis lin kapelestro. En 1608 li sekvis vokon al la kortego de Berlino por fariĝi elektoprinca kapelestro kaj katedrala kantoro.

Li verkis ĉ. 250 sakralajn kaj profanajn plurvoĉajn kantojn, je kiuj li ofte enmuzikigis tekstojn de Ludwig Helmbold. Liajn prusajn festokantojn publikis Johann Stobäus inter 1642 kaj 1644 Elbing je du partoj. Pluaj verkoj, inter ili pluraj mesojn, konserviĝis nur manskribe.

En la aĝo de 58 jaroj la elektoprinca kapelestro Johannes Eccard mortis aŭtune 1611 en Berlino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nun schürz dich, Gretlein, schürz dich
  • Übers Gebirg Maria geht
  • Christ ist erstanden
  • 1591: Es rühmt die Heilige Schrift
  • 1597: Verleih uns Frieden gnädiglich
  • 1600: Nachdem die Sonn beschlossen
  • Maria wallt zum Heiligtum

En la germana Evangela Kantaro: melodio al la baptokanto Ach lieber Herre Jesu Christ (EG 203); teksto de la vesperkanto Mein schönste Zier und Kleinod (EG 473).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christine Böcker: Johannes Eccard : Leben und Werk. - München: Katzbichler, 1980. - (Berliner musikwissenschaftliche Arbeiten; 17) - ISBN 3-87397-047-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]