Johannes Jaanisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johannes JAANISTO (naskiĝinta la 15-an de marto 1893 en Tartu, mortinta la 9-an de aŭgusto 1969 en Tartu) estis estona instruisto kaj estrarano de Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) en 1932.

De 1930 Jaanisto estis prezidanto de Tartua Esperanto-Societo, de 1931 landa sekretario de Internacia Cseh-Instituto kaj vicdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li krome estis redaktanto de la Esperanta angulo en la gazeto "Postimees" kaj gvidis multajn kursojn en Tartu.

EdE-J