Johannes Heynlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johannes Lapidanus)
Johannes Heynlin
(1425-1496)
Frontispico de la unua libro presita en Francio, en 1470: Epistolae far Gasparino da Bergamo, el la preslaborejo de Johannes Lapidanus
Frontispico de la unua libro presita en Francio, en 1470: Epistolae far Gasparino da Bergamo, el la preslaborejo de Johannes Lapidanus
Persona informo
Naskiĝo 1425
en Stein, proksima de Pforzheim,  Germanio
Morto 12-a de marto 1425
en Bazelo,   Svislando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinagermana vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Bazelo
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo teologo • renesanca humanisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Lapidanus (1425-1496) (naskiĝis en Stein, proksima de Pforzheim, 1425 - mortis en Bazelo, en la 12-a de marto 1425) estis svisa germandevena katolika teologo, humanisto kaj klerulo kaj enkondukis la preslaborejon en Parizo en la fino de la 15-a jarcento. Li ankaŭ estis rektoro de la Universitato de Parizo kaj kunfondinto de la Universitato de Tubingeno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jean de La Pierre eble estis ŝvabdevena. Li kompletigis siajn akademiajn studojn en Germanio, eble en LepsikoFreiburg im Breisgau kaj foriris al Parizo por studi filozofion kaj teologion. En 1464, Lapidanus enmatrikuliĝis en la Universitato de Bazelo en la fakultato pri artoj kaj en tiu sama jaro li starigis preslaborejon. En 1465, li fariĝas dekano de la Fakultato pri Artoj. En 1466, li ree troviĝas en Parizo, kie li diplomiĝas pri teologio. En 1469 li estas nomumita rektoro de la Universitato de Parizo kaj profesoro pri teologio.

La plej rimarkinda konkero de Lapidanus en Parizo estis la preslaborejo. Jean laboris kune kun Guillaume Fichet, alia profesoro de Sorbono kiu ankaŭ estis veninta el eksterlando. La unua publikigado de tiu presejo, kaj la unua libro presita en Francio, estis kolekto da leteroj verkitaj de gramatikisto el la 15-a jarcento Gasparino da Bergamo. La Epistolae Gasparini (1470) celis provizi la studentojn per elegantaj kaj altnivelaj latinaj tekstoj. Lia dua laboro estis traduko de Salustio (1470-1471), la tria estis Orationes de Basilius Bessarion (1471) kaj kvare rangas Rhetorica (1471) de Guillaume Fichet. Lia amaso da verkoj publikigitaj inter 1470 kaj 1472 atingas pli ol tridek eldonoj. En la fio de 1472 aŭ komenciĝo de 1473, Lapidanus kaj Fichet lasis Sorbonon por stariĝi sur la strato Sankta Jakobo. Du el iliaj lernantoj, Petrus Caesaris kaj Jean Stoll, starigis presejon samepoke kaj samstrate.

La germana humanisto Johannes Reuchlin kuniĝis al Lapidanus, kaj en 1474, ili sekvis al la ĵusa Universitato de Bazelo. En 1478, li invitiĝis por profesori pri teologio en la ĵus fondita Universitato de Tubingeno, kie lia klereco, elokventeco kaj reputacio konkeris al li la rektorecon. Pro lia realisma vidpunkto, li estis kritikata de la nominalistoj Gabriel Biel (1415-1495)[1] kaj Paul Scriptoris (1460-1515)[2], do liaj servoj tie estis mallongdaŭraj. Li rompis sian rilaton kun la universitato, foriris al Baden-Baden, kaj el tie li forvojaĝis al Berno, kie li sin donis al predikado. Malkontenta en tiu urbo, li reiris al Bazelo, kaj laca pro tiom da vagado li eniris en iu kartuzia monaĥejo kie li mortis en la 12-a de marto 1496. Liaj libroj kaj predikoj restis en la biblioteko de la Universitato de Bazelo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Compendiosus de arte punctandi dialogus, 1470.
  • Premonitio circa sermones de conceptione gloriose virginis Marie, 1488.
  • Resolutorium dubiorum circa celebrationem missarum occurentium. - Johann Froben, Basel 1492. (Digitalisat)
  • Libri artis logice Porphyrii et Aristotelis cum explanatione magistri Johannis de Lapide, 1495.
  • Resolutorium dubiorum circa celebrationem missarum occurentium. Christian Snellaert, Delft 1497 (Digitalisat)
  • Resolutorium dubiorum / per ... Johannem de Lapide. - Parisius : Johanne Lamberto, MCCCCĈI, II Mensis Junij.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj