Johannes Mario Simmel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Mario Simmel

Johannes Mario SIMMEL [johanes marjo simel] (naskiĝis la 7-an de aprilo 1924 en Vieno, mortis la 1-an de januaro 2009 en Lucerno[1]) estis aŭstra verkisto kaj de jardekoj unu el la plej vaste legataj germanlingvaj aŭtoroj.

La gepatroj de Simmel devenis el Hamburgo. Post la dua mondmilito Simmel unue laboris kiel ĵurnalisto, interpretisto kaj tradukisto por la usona okupacia armeo en Vieno. Sian unuan novelaron li publikigis en 1947. Ekde 1963 li plene dediĉas sin al la verkado. Gvidaj motivoj de liaj verkoj estas la relativigo de bono kaj malbono kaj engaĝita pacismo. Li publikigis 35 romanojn kun totala eldon-kvanto de ĉ. 73 milionoj da venditaj ekzempleroj. Liaj verkoj estis tradukitaj en 30 lingvoj[2]. Pluraj verkoj estas filmitaj.

Por la literatura kritiko Simmel dum longa tempo nur estis verkisto de trivialaĵoj, „mekanikisto de furorlibroj“ aŭ "muntĉena skribulo". Nur lia romano "Doch mit den Clowns kamen die Tränen" (Sed kun la klaŭnoj venis la larmoj, 1987) ĝenerale estis agnoskita kiel valora literaturaĵo.

Verkoj (elekto)

  • Begegnung im Nebel (noveloj, 1947)
  • Mich wundert, dass ich so fröhlich bin (romano, 1949)
  • Es muss nicht immer Kaviar sein (romano, 1960)
  • Bis zur bitteren Neige (romano, 1962)
  • Der Schulfreund (dramo, 1964)
  • Lieb Vaterland, magst ruhig sein (romano, 1965)
  • Alle Menschen werden Brüder (romano, 1967)
  • Und Jimmy ging zum Regenbogen (romano, 1970)
  • Der Stoff, aus dem die Träume sind (romano, 1971)
  • Die Antwort kennt nur der Wind (romano, 1973)
  • Niemand ist eine Insel (romano, 1975)
  • Hurra, wir leben noch (romano, 1978)
  • Wir heißen euch hoffen (romano, 1980)
  • Bitte, lasst die Blumen leben (romano, 1983)
  • Die im Dunkeln sieht man nicht (romano, 1985)
  • Doch mit den Clowns kamen die Tränen (romano, 1987)
  • Auch wenn ich lache, muss ich weinen (romano, 1993)
  • Träum den unmöglichen Traum (romano, 1996)

Fontoj

  1. Spiegel Online: Ein Moralist, nicht nur als Autor (Moralisto ne nur kiel verkisto), 2-a de januaro 2009
  2. Johannes Mario Simmel ist tot Faz.net de la 2-a de januaro 2008.