Johannes Martini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Martini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1439 (1439-11-30)
en Duklando Brabanto
Morto 30-an de novembro 1496 (1496-11-30) (57-jaraĝa)
en Ferrara
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Johannes Martini (naskiĝinta ĉirkaŭ 1440; mortinta fine de 1497 aŭ komence de 1498) estis nederlanda polifoniisto el la renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la duklando Brabanto ĉirkaŭ 1440, sed pri liaj fruaj jaroj informaĵoj estas raraj. Sian instruadon li supozeble ricevis en la Malsupraj Landoj kiel la plejmultaj komponistoj el lia generacio. Iom antaŭ 1473 li membriĝis en la duka kapelo de Ferrara, Italio, kie duko Ercole la 1-a de Este alstrebis trovi eniron en la muzikan kulturon, kiu samrangas kun tiuj de aliaj aristokrataj cenroj en Italio.

Martini estis membro de la fama milana kapelo de la familio Sforza en julio 1474, kune kun Loyset Compère, Gaspar van Weerbeke kaj kelkaj aliaj komponistoj el la Nederlandoj, kiuj prezentis la unuan ondon de nederlandaj polifoniistoj en Italio, por lasi la periodon ĉirkaŭ 1400 kun Johannes Ciconia kaj kelkaj aliaj komponistoj ekster rigardo. En novembro Martini revenis al Ferrara. Kio estis la kaŭzo de lia translokiĝo kaj reveno, ne estas konata, sed ĉar la milana kapelo estis la plej fama de Eŭropo, eblas ke li nome de sia ferrara dunginto pluedukiĝis, por samtempe poluri sian propran kantarton kaj kompozician povon.

Martini estis bone rekompencita de sia dunginto. Li ricevis ne nur nekutime altan salajron kiel kantisto ĉe la kortegokapelo, sed ankaŭ propran domon en Ferrara.

En 1486 li vojaĝis al Hungario kiel membro de delegitaro de Ferrara okaze de la ekoficado de familiano de Este kiel ĉefepiskopo de Esztergom. En 1487 kaj 1488 li entereprenis du diversajn vojaĝojn al Romo por intertraki pri la prebendo, kiun duko Ercole atribuis al li.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Martini komponis mesojn, motetojn, psalmojn, himnojn kaj kelkajn profanajn kantoj, inter ili kanzonoj. Lia stilo estas konservema kaj rilatas al la muziko de la pli frua burgonja skolo, precipe en la mesoj. Pluraj stilaj similecoj kun Obrecht povus montri, ke ili konatiĝis unu kun la alia. Ne estas ekskludenda, ke Martini ankaŭvidis komponaĵojn de Obrecht. Obrecht gastis en Ferrara en 1487, kaj de lia muziko ni scias, ke ĝi cirkulis en Italio dum la fruaj 1480-aj jaroj.

Kelkaj el la plej fruaj ekzempleroj de la ĝenro de la parodimeso devenas de la plumo de Martini. Lia Missa domenicalis kaj lia Missa ferialis, kiuj hipoteze datiĝas plejfrue en la 1470-aj jaroj, aplikas paroditeknikojn en la tenorvoĉo, kiu kutime tenas la kanton firman. La meso entenas tamen ankaŭ la saman melodian materialon en aliaj voĉoj tie, kie la imitado komencas. Komence de la 16-a jarcento la paroditekniko fariĝantis la dominanta metodo por komponi mesojn.

Krom tio, ke Martini estis produktema komponisto de relative konserveme komponitaj mesoj, li estas la unua komponisto, de kiu estas konataj psalmomuzikigoj por antifone kantanta duobla ĥoro. Tiu ĉi stilo, kiu sepdek jarojn poste ekfloris antaŭ ĉio en Venecio sub Adriaan Willaert, ŝajnas ne havi influon siatempe, kvankam ĝi estis markanta novigado.

Lia profana muziko estas komponita same en la franca kiel en la itala. Speciala strange estas lia "Fuge la morie", kiu postrestis tamen en tri diversaj fontoj, el kiuj kontraŭe al la du italaj manuskriptoj la iom pli juna el Segovio estas planita laŭ nederlanda Nederlands tekstkapo “Scoen kint”, je tiu tamen la resto de la kantoteksto mankas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]