Johannes Murmellius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Murmellius
(1480-1517)
Scoparius Ioannis Murmellij in barbariei propugnatores & osores humanitatis ..., 1518
Scoparius Ioannis Murmellij in barbariei
propugnatores & osores humanitatis ..., 1518
Persona informo
Naskiĝo 1480
en Roermond,  Nederlando
Morto 2-a de oktobro 1517
en Deventer,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio • Habsburga Nederlando vd
Alma mater Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo poeto • tradukistoinstruisto • humanisto • pedagogoverkisto • gimnazia instruisto vd
Aktiva en MünsterKolonjoAlkmaar vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Murmellius (naskiĝis en 1480 en Roermond, mortis la 2-an de oktobro 1517 en Deventer) estis nederlanda klerulo, filologo, poeto kaj humanisto.

Murmellius estis lernanto de Alexander Hegius en la gimnazia akademio en Deventer. El 1496 ĝis 1500 li estis en la Universitato de Kolonjo. Tie, apogita de Rudolph von Langen, li estis nomumita kiel asista direktoro de la katedrala lernejo en Münster. Post kverelo kun la direktoro, li translokiĝis al alia lernejo de la sama urbo.

Tie, Murmellius aktivis kiel tekstopliboniganto kaj instruante la grekan. Lernantoj venadis el distaj partoj de Eŭropo por studi kun li. En 1513, li fariĝis rektoro en Alkmaar, kaj tie li insistis por ke lia lernantaro havu bonan konon kaj studu partojn de la biblio. En junio 1517, la ribela nigra grupo de Arum disrabis la urbon, lasante Murmellius-on ruinigita.

Sekve, Murmellius translokiĝis al Zwolle, kie li mallonge laboris kun Gerardus Listrius (1498-1546), kaj poste li trovis laboron en Deventer. Li mortis subite kaj tio okazigis onidiron ke Listrius lin estis veneninta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Opus de verborum compositione, 1502, 1504
  • Cato major
  • Enchiridion scholasticorum,
  • Elegiarum moralium libri quattuor,
  • Epigrammatum liber,
  • Ioannis Murmellii Ruremundensis Panegyricon, in preconium illustrissimi principis Erici Monasteriensis ecclesiae episcopi. - Coloniae : Quentel, 1509.
  • Alcimi Aviti libri sex reccogniti,
  • Ciceronis epistolae quaedam selectae,
  • Juvenalis tres satirae,
  • Versiticatoriae artis rudimenta,

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]