Johannes Ockeghem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johannes Ockeghem [joHAnes oĤEĥem], laŭ aliaj skribmanieroj: Ockenhem, Ockengem kaj Ockenghem (* ĉ. inter 1410 kaj 1430 en Saint-Ghislain, Belgio, mortis la † 6-an de februaro 1497 en Tours, Francio) estis la plej eminenta komponisto kaj kantisto (krome ankaŭ kleriko) el la dua generacio de la nederlanda skolo. Ockeghem estas ofte konsiderata la plej grava komponisto inter Dufay kaj Josquin Des Prez.

Vivo

Pri la junaĝo de Ockeghem ĝis nun nenio estas konata. Ekde la 24-a de junio 1443 ĝis la 24-a de junio 1444 li kantis sub Johannes Pullois ĉe la Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno. Tiutempe li estis nek sacerdoto nek subpastro kaj partoprenis nur neregule la prezentadojn. Ekde 1446 ĝis 1448 li estas dokumentebla en la kapelo de duko Karlo la 1-a de Borbono, kiu rezidis en Moulins.

Verŝajne la 1-an de oktobro 1451 Ockeghem iĝis kantisto ĉe la kortego de la franca reĝo Karlo la 7-a. La alta aprezado, kiun li ricevis de la reĝo, estas ekkonebla je la transdonado de la titolo de trezoristo de la preĝejo Saint-Martin de Tours. Ĉe tiu ĉi preĝejo centra por la muziko de la 15-a jarcento en Francio aktivis en la fruaj 1460-aj jaroj ekz. Antoine Busnois. Inter 1456 kaj 1459 Ockeghem ektenis sian novan postenon.

Kiam Ockeghem sin prezentis la 17-an de novembro 1459 antaŭ la kapitulo, tiu ĉi rifuzis instali lin en lian novan postenon. Ockeghem devis procesi antaŭ la tribunalo. Kiel trezoristo li ricevis imensajn enspezojn; li rajtis okupi sinjoran loĝejon kaj enkasigis impostojn. La domo de la miniaturpentristo Jean Fouquet troviĝis en lia posedaĵo. Kutime la prizorgado de lia ofico estis ligita al rezidodevo; de tiu tamen malligis lin Karlo la 7-a. Ockeghem do almenaŭ ekde majo 1461 staciis prefere je la reĝa kortego.

Sub reĝo Ludoviko la 11-a en aŭgusto 1463 Ockeghem iĝis kanoniko ĉe la katedralo Nia Sinjorino en Parizo. Ĉar li tie ĉi ne povis plenumi sian rezidodevon, la 22-an de aŭgusto 1470 li interŝanĝis tiun ĉi kanonikecon kun alia ĉe Saint-Benoit en Parizo. Ĉ. 1466 alvenis plua benefico. La pagendajn kotizojn pagis por li Johannes Pullois en Romo. Por ebligi al Ockeghem la akceptado de tiu ĉi prebendo, la reĝo petis la papon pri krompermeso.

Ockeghem ankaŭ utilis al Ludoviko la 11-a kiel diplomatiisto. En 1462 la vojaĝoj gvidis lin al Cambrai kaj Bourges. Ekde la 20-a de februaro ĝis la 5-a de marto li estis gasto de Guillaume Dufay en Cambrai, kie li verŝajne estis ordinita. Ekde la 28-a de decembro 1466 ĝis la 20-a de februaro 1467 li denove restis en Bourges, en oktobro 1468 en Cambrai. Kulmino de lia diplomatia kariero estis vojaĝo al Hispanio, entreprenita januare 1470.

Ankaŭ sub Karlo la 8-a Ockeghem plue posedis siajn oficojn. La 8-an de aŭgusto 1484 li estis en Damme, la 15-an de aŭgusto 1484 en Bruĝo, kie li estis honorita per bankedo. La 17-an de marto 1487 li testamentis sian havaĵon al la kapitulo de Saint-Martin.

Ockeghem estis kiel homo kaj kiel muzikisto samgrade ŝatata kiel elstara. Onidire li neniam malaltigis sin rilate al potenculoj kaj neniam arogantis kontraŭ homoj de pli malalta rango. Homa boneco estus por li neceso, li disdonus ankoraŭ dumvive sian tutan havaĵon al la malriĉuloj. Lia eksteraĵo devas esti impona kaj impresa.

Johannes Tinctoris dediĉis sian traktaĵon „De natura et proprietate tonorum“, skribitan ĉ. 1476, al Ockeghem kaj Antoine Busnois kiel la gvidaj komponistoj siatempaj. Ĉ. 1481 Tinctoris priskribis Ockeghem kiel la plej elstara el ĉiuj basistoj, kiujn li konas. Jean Molinet verkis la deploraĵon ‘Nymphes des bois’, kiun muzikigis Josquin Desprez. Erasmo poetis epitafon pri Ockeghem (‘Ergone conticuit’), kiun muzikigis Johannes Lupi.

Verkoj

Jenaj verkoj de Ockeghem estas konservitaj:

Mesoj

  1. Missa Au travail suis;
  2. Missa Caput;
  3. Missa Cuiusvis toni;
  4. Missa De plus en plus;
  5. Missa Ecce ancilla Domini;
  6. Missa Fors seulement;
  7. Missa L’homme armé;
  8. Missa Ma Maistresse;
  9. Missa Mi-Mi (Quarti toni);
  10. Missa Prolationum;
  11. Missa Quinti toni;
  12. Missa Beata Progenies;
  13. Missa sine nomine I;
  14. Missa sine nomine II;
  15. Missa Pro defunctis
  16. Requiem;
  17. Credo sine nomine.

Motetoj

  1. Alma redemptoris mater;
  2. Ave Maria;
  3. Intemerata Dei Mater;
  4. Salve Regina;
  5. Ut heremita solus.
  6. Deo Gratia

Profanaj verkoj

  1. Altre Venus estés;
  2. Baisiés moy dont fort;
  3. D’un aultre amer;
  4. Fors seulement l’actente;
  5. Fors seullement contre;
  6. Il Ne M’en chault;
  7. J’en ay dueil;
  8. La Despouvreuse.;
  9. L’aultre d’antan;
  10. Les desléaulx ont la saison;
  11. Ma Maistresse;
  12. Mort, tu as navré /Miserere;
  13. O rosa bella;
  14. Prenez sur moi vostre exemple;
  15. Presque transi;
  16. Quant de vous seul;
  17. Qu’es mi vida preguntays;
  18. S’elle m’amera /Petite camusette;
  19. Se vostre cuer eslongne;
  20. Tant fuz gentement resjouy;
  21. Ung aultre l’a.

Literaturo

  • Goldberg, Clemens: Johannes Ockeghem. Ästhetik des musikalischen Raumes. Laaber: Laaber-Verl., 1992.
  • Krenek, Ernst: Johannes Ockeghem. Londono: Sheed & Ward, 1953.
  • Vendrix, Philippe: Johanes Ockeghem. Parizo: Klincksieck, 1998.

Eksteraj ligiloj