Johannes Rau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Rau en 2004

Johannes RAU [johanes raŭ] (naskiĝis la 16-an de januaro 1931 en Wuppertal, mortis la 27-an de januaro 2006 en Berlino) estis germana politikisto. De 1978 bis 1998 li estis ĉefministro de la germania federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de 1999 ĝis 2004 estis la prezidento de Germanio. Li estis membro de la socialdemokrata partio.

Johannes Rau estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Antaŭe:Ministro-prezidanto de Nordrejn-VestfalioPoste:
Heinz Kühn1978–1998Wolfgang Clement
Antaŭe:Prezidanto de GermanioPoste:
Roman Herzog1999–2004Horst Köhler