Johannes Stockem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Stockem
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1445 (1445-01-01)
en Princepiskopujo Lieĝo
Morto 1-an de oktobro 1487 (1487-10-01) (42-jaraĝa)
en Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Johannes Stockem (Stokem, Stokhem, Jean de Prato alias Stochem) (*ĉ. 1445 Flandrio - † ĉ. 1500 en Hungario?, estis nederlanda polifoniisto, kantisto kaj komponisto.

Li aktivis ekde 1487 ĝis 1489 kiel kantisto ĉe la papa kapelo. Poste li troviĝis ĉe la hungara reĝokortego. Pro la geedziĝo de reĝino Beatrix, filino de reĝo Ferdinando la 1-a de Napolo, kun la hungra reĝo Matiaso Korvinuso, muzikistoj el okcidenta Eŭropo akiris pli kaj pli influon ĉe la hungara kortego. Evoluo, kiu tiam montriĝis ankaŭ en aliaj orienteŭropaj princodomoj. Nur malvigle tie evoluis aparta muzika tradicio.


Stockem kreis serion da muzike elstaraj kanzonoj en la nederlanda polifonia stilo. Siatempe li ĝuis altan reputacion. Tion atestas la enprenon de verko lia en la plej fruaj muzikpresaĵoj de Ottaviano Petrucci.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Johannes Stokem en la germanlingva vikipedio