Johannes Tapissier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Tapissier
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1369 (1369-11-30)
en Noyers
Morto 31-an de julio 1410 (1410-07-31) (40-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponistokantoro
vdr

Johannes Tapissier (ankaŭ Jean Tapissier, Jean de Noyers) (ĉ.137014081410) estis franca komponisto kaj instruisto de la malfrua mezepoko en la transirperiodo al la renesanca stilo. Li estis unu el la unuaj membroj de la burgonja skolo, la grupo de komponistoj ligita al la kortego de la dukoj de Burgonjo, el kiu evoluis la franc-flandra stilo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La unua registraĵo pri lia vivo datiĝas el 1391, kiam li estis dungita kiel "valet de chambre" kaj komponisto por la kortego de Filipo la sentima.[1] Li akompanis la dukon je ties vojaĝoj kaj iris al Avignon almenaŭ du fojojn (1391 kaj denove en 1395), kie li sendube trafis sur la komponistoj kaj muziko de avinjona elekto; tiam Avignon estis la centro por komponado per la manierisma stilo (ars subtilior). Li eble estintus unu el la kontribuantoj al la repertuaro[2], sed se li postlasis ajnan profanan muzikon aŭ ajnan muzikon laŭ la kompleksa manierisma stilo, ĝi aŭ perdiĝis aŭ restis anonima.

La anonima Règles de la seconde rhétorique, verkita ĉ. 1400, surlistigas Tapissier kiel unu el la plej famaj francaj poetoj, kantistoj kaj komponistoj de la epoko. Dum ĉirkaŭ la tempo, kiam tiu ĉi noto estis skribita, kaj komence de la 15-a jarcento Tapissier tenis kantolernejon en Parizo; registraĵoj de la burgonja kortego indikas, ke oni sendis knabojn tien por kantlerni. La supron de sia evoluo atingis la burgonja kortegokapelo en 1404 antaŭ la morto de Filipo, kiam ĝi superis laŭ pompo la kapelojn de la kontraŭpapo en Avignon kaj de la reĝo de Francio,[3], kaj multaj el la lernintoj de Tapissier kontribuis al tiu ĉi evoluo. Pluaj kortegaj registraĵoj montras, ke liaj lernintoj "antaŭkantis" antaŭ Johano la sentima, la nova duko de Burgonjo en 1408, kaj poste en la sama jaro koncertis en ties servoj. Tapissier estis morta en aŭgusto 1410, sed neniuj pluaj detaloj pri la cirkonstancoj estas sciataj.[4]

Tapissier estas inter la muzikistoj menciitaj de Martin le Franc en lia longa poemo Le Champion des dames:[5]

Tapissier, Carmen, Césaris
N'a pas longtemps si bien chanterrent
Qu'ilz esbahirent tout Paris
(Tapissier, Carmen kaj Césaris,
Antaŭ nelonge ili kantis tiel bone,
Ke ili mirigis tutan Parizon)

Muziko[redakti | redakti fonton]

Nur tri komponaĵoj de Tapissier transdaŭris: du mespartoj ( Credo kaj Sanctus) kaj izoritma moteto, kiu priplendas la okcidentan skismon, kiu fendis la romkatolikan eklezion. Baude Cordier, unu el la komponistoj de la ars subtilior, skribis Gloria-n, kiu supozeble estas adaptita al la Credo de Tapissier. Ĉiuj liaj komponaĵoj estas trivoĉaj. Kvankam ili estas sakralaj, ili laŭstile pli parencas al la kanzonoj tiatempaj ol al la plejparto de aliaj meskomponaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wright, "Tapissier, Johannes", Grove.
  2. Reese, p. 13.
  3. Wright, "Burgundy", Grove
  4. Wright, "Tapissier, Johannes", Grove
  5. Reese, p. 12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]