Johannes Virolainen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Virolainen
Johannes Virolainen 1955
Johannes Virolainen 1955
Persona informo
Johannes Virolainen
Naskiĝo 31-an de januaro 1914
en komunumo Viborg (finne Viipuri) en Karelio
Morto 11-an de decembro 2000
en Lohja en Suda Finnlando
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Finnlanda Centro vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Virolainen [ Pri tiu ĉi sono aŭskulti ˈjɔhɑnːɛs ˈvirɔlɑi̯nɛn ] (naskiĝis la 31-an de januaro 1914, mortis la 11-an de decembro 2000) estis finna politikisto. Li estis ĉefministro de Finnlando de la 18-a de decembro 1963 ĝis la 27-a de majo 1966.

Li naskiĝis proksime de la urbo Viipuri en Karelio, tiam la dua plej granda urbo de Finnlando. Post la Vintra Milito de 1939/1940 kaj ties daŭrigo de 1941 ĝis 1944, la atakinta Sovetunio konkeris kaj aneksis tiun parton de Finnlando kaj la urbon al sia teritorio. La plej multaj finnaj loĝantoj de Viipuri kaj ankaŭ Johannes Virolainen estis evakuitaj al la "resta" Finnlando. Li ekloĝis en Lohja en Suda Finnlando, kie li iĝis unu el la gvidantoj de la fuĝintaj finnoj. Li estis konvinkita malalkoholisto, dum sia tuta vivo abstinis pri alkoholaĵoj kaj foje diris, ke li trinkus sian unuan bieron en la tago en kiu Sovetunio redonus Karelion al Finnlando.

Inter la jaroj 1945 kaj 1983 kaj de 1987 ĝis 1991 li estis membro de la nacia parlamento kaj reprezentis la politikan partion Finnlanda Centro. Inter 1965 kaj 1980 kaj post la tiama ŝtata prezidento Urho Kekkonen estis la dua plej potenca homo ene de la partio. De 1966 ĝis 1968 kaj de 1979 ĝis 1983 li estis prezidanto de la Finnlanda Parlamento, kaj inter la jaroj 1950 kaj 1979 li plenumis diversajn ministrajn oficojn en naciaj registaroj, inter alie estis ministro pri edukado, pri agrikulturo, pri financoj kaj ministro pri eksteraj aferoj. En septembro 1964 li mem iĝis ĉefministro de koalicia registaro el sia partio, Nacia Koalicio, Sveda Popola Partio kaj la Liberala Popola Partio. Post plifortiĝo de la maldekstraj politikistoj en la parlamenta baloto de majo 1966 li demisiis kaj anstataŭiĝis per la socialdemokrato Rafael Paasio. Tamen la koaliciaj plimultoj en la Finnlanda Parlamento dum la sekvaj jaroj ankoraŭ plurfoje ŝanĝiĝis, tiel ke li kiel menciite ĝis 1979 plu plenumis ministrajn postenojn.

Vidu ankaŭ