Johannespassion (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko
Manskribaĵo de la unua paĝo de la Pasiono laŭ Johano

La Johannes-Passion (latine Passio Secundum Johannem aŭ esperante Pasiono laŭ Johano BWV 245) estas krom la Pasiono laŭ Mateo la ununura komplete konserviĝinta aŭtenta pasiono de Johann Sebastian Bach. Ĝia unua prezentado okazis sanktan vendredon, la 7-an de aprilo 1724, en la Nikolai-pregejo je Lepsiko.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Fono[redakti | redakti fonton]

La pasiono, do la biblia raporto pri la sufero kaj morto de Jesuo Kristo, tenis pro sia centra graveco ene de la kristana teologio jam ĉiam apartan rolon en la diservo: oni laŭtlegis ĝin ofte laŭ disdonitaj roloj, poste kantis ĝin per solena sono, je kio oni prezentis la homamasojn kunagantajn en la agado per rolantaj ĥoroj. Jam el la 17-a jarcento konserviĝis kompletaj pasionkomponaĵoj, inter alie tri ĥorkomponaĵoj de Heinrich Schütz (laŭ la raportoj de Lukaso, Mateo kaj Johano) same kiel Johano-pasiono far Thomas Selle.

Ĉi tiuj „oratoriecaj“ aŭ „koncertaj“ pasionoj muzikigis la biblian tekston laŭvorte, je kio ekde la 17-a jarcento fariĝis kutime enpreni kromajn ĥoralojn, ariojn kaj nure instrumentajn movimentojn. La tradicion de ĉi tiuj verkoj, destinitaj por prezentado en la diservo, laŭas ankaŭ la pasionoj de Bach. Ili estas distingeblaj disde la „pasionaj oratorioj“, kiuj aperis unuafoje komence de la 18-a jarcento, malproksimiĝis de la ekzakta laŭvorta teksto de la Biblio kaj pli forte celis la emocian kortuŝon de la aŭskultantaro. Tiaspeca verko, dum la tempo de Bach fama kaj plurfoje muzikigita, estis Der für die Sünde der Welt gemarterte und sterbende Jesus fare de Barthold Heinrich Brockes. Al liaj tekstoj orientiĝas kelkaj el la liberaj poeziaĵoj, kiujn Bach uzis por sia Johannes-Passion.

Versioj de la verko[redakti | redakti fonton]

Juna J.S. Bach, komponisto de la Pasiono laŭ Johano

La Johannes-Passion estas la plej fruaj el la nun konataj pasionaj komponaĵoj de Bach. Ĉar la nekrologo pri la komponisto parolas pri entute kvin pasionoj, el kiuj konserviĝis krom la Johannes-Passion tamen nur la Matthäus-Passion kaj la Markus-Passion estas dokumenteble perdiĝinta, eblas ke Bach reekprenis je partoj de la Johannes-Passion pli fruan verkon, kiun biografiisto el la 19-a jarcento datigas sur 1717, pri kio tamen ne eblas certa eldiro.[1]

De la unua versio de la verko, unuafoje prezentata Sanktan Vendredon de 1724, nur konserviĝis unuopaj voĉoj, kiuj tamen surmontras egan similecon kun la versio nuntempe disvastigita. Gravaj diferencoj estas pli simpla komponmaniero, malpli longa versio de movimento 33, kiu raportas pri la disŝiriĝo de la kurteno en la templo, kaj supozeble ankoraŭ mankaj voĉoj por transversa fluto.

Grandan parton de la ŝanĝoj faritaj por la dua prezentado en 1725 oni nun rekondukas je tio, ke Bach ne volis prezenti la saman version en du sinsekvaj jaroj, des pli multe ĉar li pli malfrue malfaris la plej multajn ŝanĝojn.[2] Li anstataŭis la komencan kaj finan ĥormovimentojn per du ĥoralaranĝoj, „O Mensch, bewein dein Sünde groß“ kaj „Christe, du Lamm Gottes“, elŝanĝis aron de recitativoj kaj arioj kaj elverkis movimenton 33 en ĝian nun konatan formon. Oni supozis, ke parto el la enigitaj movimentoj devenis el verko jam ekestinta en Vajmaro, kaj ke Bach volis pli bone adapti la pasionon per la ŝanĝoj en la serion de ĥoralkantatoj, kiun li sisteme komponis en la jaroj 1724/25. Ambaŭ supozoj validas kiel evidentaj, tamen ne estas sendube pruveblaj.[3]

En la tria versio (ne ekzakte datigebla, 1728 aŭ 1732) Bach nuligis la gravajn ŝanĝojn de la dua versio. Li malfaris krom tio – eble pro ordono de la superaj aŭtoritatoj – ĉiujn tekstpasaĝojn, kiuj devenis el la evangelio laŭ Mateo , do i.a. la sceno pri la tertremo, same kiel la movimentojn, kiuj senpere rilatis sur tiuj. Anstataŭe li enmetis du movimentojn nun malaperintajn, supozeble tenorarion kaj instrumentan simfonion.

Fine de la 1730-aj jaroj Bach komencis korektitan kopion de la praversion de la verko, kiu eble estis destinita por prezentado planita por 1739, sed ne realigita. Ĝi derompas meze de la movimento 10 kaj estis daŭrigata nur fine de lia vivo fare de kopiisto, kiu supozeble tenis la nun malaperintan version el 1724. Bach korektis ĉi tiun kopion nur parte.

La lasta versio prezentata dum vivo de Bach devenas de 1749. Ĝi laŭas esence denove la strukturon de 1724, estas tamen pliampleksigita je instrumenta kampo kaj enhavas la pli longan movimenton 33. Krome kelkaj el la liberaj ariotekstoj estas fundamente alipoetitaj; estas neklare, ĝis kiu grado ĉi tiuj tekstŝanĝoj, kiuj parte detruas la rilaton teksto-muziko, reiras sur fremda iniciativo aŭ eĉ estis realigita nur post la morto de Bach.

Pro la fragmenta karaktero de la transdonitaĵoj kaj ŝanĝoj, kiuj revenas supozeble malpli sur lastvalida intenco de la komponisto ol sur bezonoj de la pokaza prezentado kaj ordonoj de la aŭtoritatoj, ekzistas neniu deviga fina versio de la verko. La nun plejofte prezentata versio estas miksaĵo inter la nekompleta novversio el la fino de la 1730-aj jaroj kaj la kvara versio el 1749, sen la postaj tekstŝanĝoj en la arioj.

Robert Schumann verkis en la jaro 1851 version de la Johannes-Passion, kiu estis prezentita lastan fojon en aprilo 2010 far Berliner Singakademie en la Gethsemane-preĝejo en Berlino.

Libreto[redakti | redakti fonton]

Krucumita Kristo, pentraĵo de Diego Velázquez

La Johannes-Passion konsistas el du partoj, kiuj orientiĝas je la teologie kutima subdivido de la pasiona rakonto en kvin "aktojn". La unua parto raportas pri perfido kaj arestado de Jesuo (unua akto) same kiel la malkonfesado fare de Petro (dua akto). Ĉiloke dum la diservo kutime sekvis la prediko. La dua parto estas esence pli longa kaj rakontas pri la pridemandadoj kaj la kondamno de Jesuo fare de Pontio Pilato (tria akto), pri krucumado kaj morto (kvara akto), samkiel finfine pri la entombigo (kvina akto).

La libreto je tio entenas ne nur la biblian rakonton, sed ankaŭ ĥoralojn, same kiel libere poetitajn ĥoraĵojn kaj ariojn.

La biblia raporto[redakti | redakti fonton]

La kernon de la teksto de la Johannes-Passion prezentas la pasionorakonton de la evangelio laŭ Johano (Joh 18 kaj Joh 19). Kompare kun la raportoj de la sinoptikistoj Johano precipe starigas la dian naturon de Jesuo Kristo en la fonon. La pasiono do aperas pli forte en la lumo de reveno hejmen de la Difilo al sia patro ol de la teraj torturoj de la homo Jesuo de Nazareto.

En la muzikigita teksto ĉi tio esprimiĝas inter alie en tio, ke ĝi traktas la arestadon de Jesuo tre mallonge: internaj konfliktoj en la preĝo de Getsemano same mankas kiel la kiso de la perfidanto Judaso Iskarioto. Anstataŭe Jesuo mem konigas sin al la servistoj de la altaj sacerdotoj kaj petas ilin pri tio, indulgi siajn disĉiplojn. Dum la pridemandado fare de Pontio Pilato Jesuo prezentas sin supera kaj indiferenta pri sia sorto: li rifuzas eldirojn aŭ respondas per demandoj anstataŭ respondoj. Eĉ en la krucumosceno li aperas suverena kaj netuŝita de homa sufero: li portas mem sian krucumilon kaj ne devas toleri primokadon. Anstataŭe li ordonas eĉ ĉe la krucumilo al sia favordisĉiplon, zorgi pri lia patrino. La lastaj vortoj de Jesuo finfine tekstas laŭ Johano triumfe: „Estas finite.“

Bibliokritiko en la nuntempa senco, kiu ellaboras tiajn apartaĵojn, estis fremda al Bach kaj liaj samtempuloj. Pro tio en la teksto de la pasiono laŭ Johano ankaŭ retroviĝas aspektoj, kiujn raportas aliaj evangelioj: Aparte la prezentadoj de la pento de Petro post lia neado de Jesuo kaj de la naturfortoj post la morto de Jesuo devenas el la evangelio laŭ Mateo (mallongigitaj laŭ Mt 26,75 resp. Mt 27, 51–52). Tamen la libera poeziaĵo kaj la elekto de la ĥoraloj surmontras multajn ligojn al apartaĵoj de la prezentado ĉe Johano.

La ĥoraloj[redakti | redakti fonton]

Enigitaj en la evangelia raporto estas ĥoraloj, kies teksto plejparte estas elprenitaj el konataj evangeliaj himnoj. Eble Bach disponis por la elekto de taŭgaj strofoj proponojn de tekstpoeto, tamen estas supozebla, ke la komponisto ĉirilate ankaŭ povis enigi proprajn ideojn.[4]

Aktoj unu, du, kvar kaj kvin pokaze estas finitaj per ĥoralo, kiu reflektas la okazintaĵon kaj surmontras sur ĝian gravecon por la kristana komunumo (movimentoj 5, 14, 37 kaj 40). Se oni rigardas la scenoŝanĝojn kiel naturajn ligojn inter la kvin aktoj, la transiro de la tria al la kvara akto konsistas el la ario „Eilt, ihr angefocht'nen Seelen“, kiu translokas la agolokon al Golgoto.[5] Se oni anstataŭe vidas la transiron en la lasta sursceniĝo de Pilato, ankaŭ la tria movimento estas finita per ĥoralo (movimento 26).[6] Kvin pluaj ĥoraloj estas malegale dislokitaj sur la aktoj kaj ofte komentas en aparte gravaj scenoj la raporton el la vidpunkto de la paroĥanaro. La centra kristanisma interpretado de la pasiona okazaĵo, laŭ kiu Kristo liberigas la kredanton per sia morto de la prapeko kaj malfermas al li la eblecon de savo, okazas je tio en movimento 22 („Durch dein Gefängnis, Gottes Sohn“). Finfine ĥoralo komencas la duan parton de la pasiono (movimento 15) kaj plua akompanas la basarion „Mein teurer Heiland“ (movimento 32), tiel ke la nun disvastigita versio de la Johannes-Passion enhavas entute dek du ĥoralojn.

La ĥoraltekstoj originas esence el la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj devenas de konataj himnopoetoj kiel Martin Luther, Michael Weiße, Martin Schalling kaj Johann Heermann. Escepton formas la ĥoralo „Durch dein Gefängnis, Gottes Sohn“, kiu ne estas pruvebla kiel himnostrofo. Kiel ununuran tekston de Paul Gerhardt movimento 11 enhavas du strofojn de la kanto „O Welt, sieh hier dein Leben“. Lia kanto „O Haupt voll Blut und Wunden“, kiu centre rolas en la pasiono laŭ Mateo de Bach, ne prezentiĝas en la pasiono laŭ Johano.

La liberaj poeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

La tekstoj de la arioj same kiel de la ĥoraĵoj en la movimentoj 1, 22 kaj 39 nek originas de la Biblio nek de tradiciaj himnoj. Ilia verkisto estas nekonata, kaj la Bach-esploro supozas, ke ĉi tiuj libere alpoeziitaj tekstoj devenas de ne nur unu libretisto. Speciale ne ekzistas certigitaj indikoj pri tio, ke Bach mem estus ilia aŭtoro.[7] La plej multaj ariotekstoj same kiel la ĥormovimento „Ruht wohl, ihr heiligen Gebeine“ prezentas pli malpli liberajn pripoeziaĵojn de partoj el la pasiono de Barthold Heinrich Brockes. Tio sugestas, ke ĝia verkisto ĉefe estis interesita, kompili por kompletigo de la oratorio taŭgajn tekstojn, kaj ne ambiciis krei poezie unikan verkon.

La ĥoralteksto „Durch dein Gefängnis, Gottes Sohn“ (movimento 22) retroviĝas en Johano-pasio atribuita al Christian Ritter, kies libreton duan fojon muzikigis Johann Mattheson. La strofostrukturo de movimento 30 „Es ist vollbracht“ surmontras rimarkindajn paralelojn al plua ario de ĉi tiu pasiono, tiel ke verŝajne temas pri malsamaj strofoj de la sama kantoteksto, kiu tamen ne konserviĝis kiel tuto. La modeloj por almenaŭ tri arioj de la pasiono de Ritter devenas de Christian Heinrich Postel. Ĉu ĉi tio ankaŭ validas por la du tekstoj uzitaj en la Johano-pasiono de Bach, ne estas konstatebla per certeco. Neniun prabildon ĉe Brockes krome posedas la enira ĥormovimento bazita sur psalmo 8,2, la ario „Ach, mein Sinn“ (movimento 13), kiu plejparte estas identa kun poemo de Christian Weise, same kiel la ario „Ich folge dir gleichfalls mit freudigen Schritten“ (movimento 9), kies origino estas tute nekonata kaj laŭ teksto kaj muziko rimarkinde gaja raportas pri la sukcedo de Petro, kiu tuj poste enbuŝiĝas en la perfido al Jesuo.

La libreto de la Johannes-Passion esprimas en ĉiu ario pokaze unu certan sentimenton, kiun Bach muzikigas laŭ la baroka afekciinstruo. Speciale la enigaĵoj el la Mateo-evangelio permesas, ke al la movimentoj 13, 34 kaj 35 sekvas arioj, kiuj esprimas penton, suferon kaj funebron. Samtempe la tekstoj tamen ĉiam metas la gravecon de la okazintaĵo por la savo de la homo en la centron de la atento.

Muzika strukturo[redakti | redakti fonton]

Kiel ankaŭ en la Matthäus-Passion la agado estas prezentata el kvar malsamaj perspektivoj:

  • Rakonta perspektivo, esprimita per la recitativoj de la evangelisto, de la agantaj personoj kaj per la dramecaj ĥoraj roloj;
  • Kontempla perspektivo de la unuopulo, prezentata en la plejparte lirikaj arioj;
  • Medita perspektivo de la paroĥanaro, laŭ formo de konataj evangelaj himnoj (ĥoraloj);
  • Admona perspektivo, reprezentata per la elspeze komponitaj eniraj kaj finaj ĥormovimentoj;

La prezentodaŭro kompreneble dependas ege de la elektitaj tempoj, de la paŭzoj inter la movimentoj kaj inter la du partoj kaj de eblaj mallongigoj kaj kalkuliĝas kutime je proksimume du horoj.

Ensemblo[redakti | redakti fonton]

En la Johannes-Passion Bach utiligas en kelkaj movimentoj specialajn, tiutempe parte jam eksmodajn instrumentojn kiel liuton, amorvjolon kaj gambovjolo. La orkestro krome enhavas pokaze duoble okupatan transversan fluton, hobojon, ĉashobojon, same kiel arĉinstrumentojn kaj kontinuan bason. Kantvoĉoj estas krom la kvarvoĉa ĥoro kvar soloistoj. Alie ol ofte kutimas en la nuntempa prezentmaniero Bach kantigis la saman kantiston la rolon de Jesuo kaj la basariojn kaj ankaŭ ne separis la rolon de la evangeliisto de la tasko kanti la restajn tenorariojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoeldonoj[redakti | redakti fonton]

La numerado de la movimentoj en la malsamaj eldonoj ne estas unueca. Ĉi tiu artikolo laŭas la numeradon de la Neue Bach-Ausgabe.

  • Wilhelm Rust: Passionsmusik nach dem Evangelisten Johannes, Band 12.1 der Gesamtausgabe der Bach-Gesellschaft, Breitkopf & Härtel 1863 (Online-Version der Partitur)
  • Carl Eberhardt: Johannes-Passion Edition C. F. Peters, EP 8634 (Partitur), EP 39 (Klavierauszug)
  • Arthur Mendel: Johannes-Passion – St. John Passion. Partitur. Serie II, Band 4 der Neuen Bach-Ausgabe, Bärenreiter (BA 5037-01), auch erhältlich als Taschenpartitur (TP 197) und als Klavierauszug (BA 5037-90); identisch mit Deutscher Verlag für Musik Leipzig DVfM 3093 (Studienpartitur)
  • Arnold Schering: Johannes-Passion, Edition C. F. Peters 1986, EP 579 (Studienpartitur)
  • Gerd Sievers: Johannes-Passion Edition Breitkopf PB 3792 (Partitur), PB 3811 (Studienpartitur), EB 6280 (Klavierauszug von Günther Raphael)
  • Peter Wollny: Johannespassion, Fassung II (1725), Carus-Verlag (Stuttgarter Bach-Ausgabe) CV 31.245/50 (Partitur), CV 31.245/53 (Klavierauszug von Paul Horn)
  • Peter Wollny: Johannespassion, Fassung IV (1749), Carus-Verlag (Stuttgarter Bach-Ausgabe) CV 31.245/00 (Partitur), CV 31.245/07 (Studienpartitur), CV 31.245/03 (Klavierauszug von Paul Horn)

Sekundara literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Dürr: Johann Sebastian Bach, Die Johannes-Passion: Entstehung, Überlieferung, Werkeinführung. 3. Auflage. Kassel, Basel, London, New York, Prag: Bärenreiter 1999 (Bärenreiter-Werkeinführungen) ISBN 3-7618-1473-9
  • Siegfried Kettling: Herr, unser Herrscher: die Johannes-Passion von Johann Sebastian Bach theologisch und musikalisch erklärt. Holzgerlingen: Hänssler 2002 (Hänssler-Paperback) ISBN 3-7751-3759-9
  • Christoph Rueger und Hans Gebhard: Johannes-Passion BWV 245. In: Hans Gebhard (Hrsg.): Harenbergs Chormusikführer – Vom Kammerchor bis zum Oratorium. Harenberg, 1999. Seiten 69-71. ISBN 3-611-00817-6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 15
  2. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 20
  3. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 17–20
  4. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 54
  5. Frank Laffin: J.S. Bach: Johannes-Passion – Eine musikalische Analyse, S. 53
  6. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 66
  7. Alfred Dürr: Die Johannes-Passion, S. 56

Ligoj eskteren[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johannes-Passion (J. S. Bach) » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3087881 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)