Johano-preĝejo (Lepsiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Johano-preĝejo en la jaro 1887, ankoraŭ antaŭ la alikonstruo far Hugo Licht.
La Johano-preĝejo post la alikonstruo far Hugo Licht.

La Johanniskirche (Johano-preĝejo) estis preĝejo en la orienta antaŭurbo de Lepsiko. Ĝi troviĝis sur Johano-placo, oriente de la urbocentro. En la Dua Mondmilito ĝi estis ege damaĝata kaj la ruino estis krevigita dum la postmilitaj jaroj.

En la 14-a jarcento ĝi estis konstruita kiel preĝejo Sankta Johano, en 1547 parte detruita, poste malkonstruita kaj en 1582-84 novkonstruita. Nur en 1746/49 ĝi ricevis preĝejoturon laŭ la stilo de baroko.

Dum kaj post la batalo ĉe Lepsiko en 1813 la preĝejo servis kiel milithospitalo. En 1894/97 la preĝejo estis malkonstruata escepte la turon kaj rekonstruita laŭ planoj de Hugo Licht laŭ la stilo de novbaroko. La ostaro de Johann Sebastian Bach, kiun oni trovis je la malkonstruado en 1894, kaj la ostaro de Christian Fürchtegott Gellert estis entombigitaj en sarkofagoj antaŭ la sakrario.

Post la grava difektado de la preĝejo en la Dua Mondmilito la ruino de la navo estis krevigita la 19-an de februaro 1949, la preĝejoturo la 9-an de majo 1963. La ostaro de Bach estis transportita en la Thomas-preĝejon, la ostaro de Gellert en la Paulinerkirche.

En 2003 fondiĝis la civitano-asocio Johanniskirchturm kun la celo, rekonstrui la turon de la Johano-preĝejo sur sia historia starloko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Johanniskirche (Leipzig) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3306958 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)