Johano Georgo Faŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Georgo Faŭsto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1480 (1480-01-01)
en Knittlingen
Morto 30-an de novembro 1539 (1539-11-30) (59-jaraĝa)
en Staufen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Okupo
Okupo astrologo • astronomo
vdr

(Johann) Georg FAUST (naskiĝinta ĉ. 1480 en Knittlingen[1], mortinta en 1541 apud Staufen) estis germana vagabonda kuracisto kaj alkemiisto, pri kio jam baldaŭ post la morto kunplektiĝis legendoj. Kiel prototipo de paktanto kun diablo li iĝis literatura persono kaj danke al la tragedioj Faŭsto de Goeto eĉ centra en tuta Eŭropo.

Fikcia portreto de la scienculo-ĉarlatano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La unuaj atestoj pri lia vivo estis de la tempo, kiam Faust estis migra studento ĉe germanaj universitatoj. Li estis en 1509 en Heidelberg kaj promociiĝis teologie. En 1513 li venis Erfurton por instrui helenan filologion. Tie mokis pri li la humanisto Mutianus Rufus en letero post renkontiĝo en trinkejo kaj kromnomis lin frenezulon kaj fanfaronon[2]. Dum alia restado de la scienculo en Erfurto, la franciskano Conrad Klinge vane provis rekonvertigi Faust al katolikaj verecoj.

Liaj profundaj konoj pri astrologio kaj similaj duonsciencaj (alkemio, kabalo) faris lin serĉata fakulo. Tiel li gajnis monon per la farado de horoskopoj kaj iĝis oroproduktisto de la Grafo de Staufen. Dum eksperimentado li mortis pro eksplodintaj substancoj.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

La dramaj cirkonstancoj de lia forpaso multobligis ankoraŭ la jam dum dumvive ekzistintan legendo-ŝpinadon. Ili ŝajne konfirmis la onidirojn pri lia servado al inferaj povoj. Ĝis hodiaŭ videblas en la hotelo Zum Löwen en Staufen (Breisgau) la piedspuron de Satano. Jam inter la samtempuloj la majstro de la nigraj artoj estis populara kiel ankaŭ pridisputata ĉarlatano, kies sorto servu kiel admonilo kontraŭ nekristana vivomaniero (ekz. en la Ĉetablaj paroladoj de Martin Luther). Konata estas ankaŭ la episodoj en la Kelo de Auerbach en Lepsiko.

Reage al lia malhonora vivofino estis forigitaj ne malmultaj dokumentoj estantaj en konekso kun Faust - kaj de liaj propraj verkoj nenio konserviĝis. Tio ankaŭ helpis al ofte nesolvebla intermiksado de fikcio kaj realaj aferoj.

Literatura mito krom la goeta versio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rakontoj de Christian Rosshirt el Nürnberg
  • Popola libro de Johann Spies: Historia von D. Johann Fausten
  • Dramo de Christopher Marlowe: The Tragicall History of D. Faustus (ĉ. 1592)
  • Faust-fragmentoj de Gotthold Ephraim Lessing (c. 1755-81)
  • Friedrich Müller: Fausts Leben, dramatisiert (1778)
  • George Byron: Manfred (1817) und
  • Christian Dietrich Grabbe: Don Juan und Faust (1829),
  • Nikolaus Lenau: Faust (1840)
  • Friedrich Theodor Vischer: Zur Fortsetzung des Faust. Eine Posse (1835)
  • Heinrich Heine: Der Doktor Faust (1847)
  • Georg Kaiser: Faust (1897)
  • Egon Friedells/Alfred Polgars: Goethe. Eine Szene (1908).
  • Thomas Mann: Doktor Faustus. Das Leben des Tonsetzers Adrian Leverkühn (1947)

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kelkaj homoj diras ke Faŭsto naskiĝis en Stadtroda en Turingio; ĉe la vando de la supozita naskiĝdomo troviĝas memortabulo prie
  2. Vor acht Tagen kam ein Chiromant nach Erfurt, namens Georgius Faustus Helmitheus Hedelbergensis, ein bloßer Prahler und Narr. Seine Kunst, wie die aller Wahrsager, ist eitel, und eine solche Physiognomie ist leichter als eine Wasserspinne. Die Dummen sind voller Bewunderung. Gegen ihn sollten sich die Theologen erheben, statt daß sie den Philosophen Reuchlin zu vernichten suchen. Ich hörte ihn im Wirtshaus schwatzen; ich habe aber seine Anmaßung nicht gestraft; denn was kümmert mich fremde Torheit?

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Baron: Faustus. Winkler, München 1982
  • Frank Baron, Richard Auernheimer: War Dr. Faustus in Kreuznach? Realität und Fiktion im Faust-Bild des Abtes Johannes Trithemius. Bad Kreuznacher Symposien III. Verlag der Rheinhessischen Druckwerkstätte, 2003
  • Ernst Beutler: Georg Faust aus Helmstadt. Nachklänge zur Frankfurter Faustausstellung. Leipzig, 1936
  • J. M. van der Laan und Andrew Weeks (Hrsgg.): The Faustian Century: German Literature and Culture in the Age of Luther and Faustus. Camden House, 2013.
  • Peter Thaddäus Lang: Zur Biographie des historischen Faustus. Die Frage nach der Zuverlässigkeit einer Quelle aus Knittlingen. In: Württembergische Kommission für Landesgeschichte k.a. (eld.): Zeitschrift für Württembergische Landesgeschichte, Band 44, 1985, p. 308-315
  • Günther Mahal: Faust und Faust. Der Teufelsbündler in Knittlingen und Maulbronn. Attempto, Tübingen 1997
  • Günther Mahal: Faust. Die Spuren eines geheimnisvollen Lebens. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1995. ISBN 3-499-13713-5
  • Günther Mahal: Halbgott Faust. Provokation und Selbstverständlichkeit (1507-1980). Attempto, Tübingen 2006
  • Günther Mahal: Der historische Faust. Ein wissenschaftliches Symposium (26./27. September 1980). Faust-Archiv, Knittlingen 1982
  • Klaus Völker: Faust - ein deutscher Mann. Die Geburt einer Legende und ihr Fortleben in den Köpfen. Wagenbach, Berlin 1975

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]