Johano Georgo la 2-a (Saksio-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johano Georgo la 2-a (* 24-an de julio 1665 en Friedewald; † 10-an de novembro 1698 en Eisenach) estis duko de Saksio-Eisenach kaj devenis de la ernestana linio de la nobelfamilio Wettin.

Johano Vilhelmo naskiĝis kiel filo de duko Johano Georgo la 1-a de Saksio-Eisenach kaj ties edzino Johanna von Sayn-Wittgenstein. Post la morto de sia patro li fariĝis en 1686 reganta duko de Saksio-Eisenach. La 20-an de septembro 1688 li geedziĝis en Kirchheim kun Sophie Charlotte (1671–1717), filino de duko Eberhardo la 3-a de Württemberg.

Li mortis ne havanta gefilojn en la aĝo de 33 jaroj pro variolo; post lia morto pro tio lia pli juna frato Johano Vilhelmo heredis la dukan tronon.