Johano Gesnero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano Gesnero

Johannes Gessner.jpg

Persona informo
Nomo Johano Gesnero
Dato de naskiĝo 18-a de marto 1709
Loko de naskiĝo Wangen
Dato de morto 6-a de majo 1790
Loko de morto Zuriko
Okupo
Aĝo je morto 81
v  d  r
Information icon.svg

Johano Gesnero (naskiĝis la 18-an de marto 1709 en Wangen, mortis la 6-an de majo 1790 en Zuriko) estis svisa botanikisto

Mallonga biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Gesnero estis instruisto en "Karolino", grava lernejo en Zuriĥo (Zuriko). La zuriĥa reformatoro "Huldriĥo Zvinglio" (Zvinglo, germane Huldrich Zwingli) fondis la "Karolino" por studio generala, hodiaŭ la lernejo estas la teologia instituto de universitato de Zuriĥo, fondita en jaro 1833.

En jaron 1707 naskiĝis la fama botanikisto Karolo Lineo, (Linnaeus), 1708 la botanikisto de Haler "von Haller" kaj 1709 la botanikisto Johano Gesnero. 45 el cento de la verkoj de Gesnero estas pri botaniko, aliaj verkoj estis pri matematiko, ĥemio kaj natura kaj teologia kaj filozofiaj sciencoj. Gesnero skribis cirkaŭ 600 latinajn sciencajn leterojn al esploristo de Halero (germane "von Haller"), li skribis leterojn al multaj famaj esploristoj en Eŭropa. Oni ne povis ankoraŭ eldoni la leterojn en zuriĥaj bibliotekoj, ankaŭ oni eble devos eldoni libron pri la herbaro. Li ricevis ankaŭ plantojn de usona Virginio. Li havas herbaron de cirkaŭ 30'000 plantoj, hodiaŭ en Zuriĥa faka biblioteko. De Halero ("Von Haller") havis cirkaŭ 35'000 plantojn. Gesnero studis ankaŭ en "Leiden" medicinon kaj botanikon. La profesoro estis Hermano Boerhaveo (Herman Boerhaave). Boerhave donacis la botanikan verkon de Sebastieno Vailanto (france: Sébastien Vaillant) al Gesnero.

La "moderna" racionalisma filozofia penso de Ĥristiano Volfo (germane Christian Wolff) en Haleo, (germane "Halle") Germanujo estis tre grave pri la scienca laboro de Gesnero, sed de Halero ("von Haller") ne akceptas la penson de Volfo ("Wolff") kaj ne la sciencan penson de Line (Linné). Sed Gesner organizis la zuriĥan botanikan ĝardenon laŭ la penso kaj la sistemo de Line (Linné). Ekde cirkaŭ 1730-an, Gesner instruas la normalan edukadon en "Karolino" laŭ la filozofio kaj la libroj de Volfo ("Wolff").

Volfo ("Wolff") diskutas ankaŭ la demandon de Dio, kaj li diris ke ankaŭ la sendiaj Ĉinianoj povus agi tre morale kaj tre korekte. La penso kaj filozofio de Volfo ("Wolff") estis ankoraŭ tre nova. Sed Gesner vidis Dion en la natura laŭ la naturan sciencan laboran. Ankoraŭ sen universitato ĝis 1833, ekde 1592 oni diskutis la sciencajn laborojn en Zurixha lernejo en formo de "Disputo", la disĉiploj devis diskuti la temojn kaj tezojn, kaj ricevis nur la ateston, sed la disertacio estis ebla ekde 1833. Gesnero estis grave pri fondaĵo de natura esplora societa en Zuriĥo kaj li estas tre longa prezidanto de societo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Grava por Gesnero estas la penso de Volfo ("Wolff), la laborado pri tre klaraj terminoj, kaj la studo de literaturo kaj la studo kaj designo de klaraj bildoj. Li deklaris la laboran metodon en "preparolo por la verko de Johano Heinriĥ Sulzer; La rekoniloj de insektoj, Zuriĥo 1761, paĝoj tre ĝis kvin. (Heinrich Sulzer) La verka listo de Gesnero enhavas 51 librojn. Gesnero ne publikigis en sciencaj gazetoj. Sed li konas la gazetojn, ekzempla la "Goetingajn gazetojn" (germane "Göttingsche Zeitungen"). Gesnero skribis ankaŭ matematikan tabelojn pri homa viva longo, mortecan tabelon; oni tradukis la tabelo ankaŭ en itala lingvo.



Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fonto: persona aŭskultanta notaĵeto de interesa prelego en naturesplora societo en Zuriĥo, la 23-an novembron 2009
  • Leteroj de Gesnero al de Haler, Novjarfolio de naturesplora societo en Zuriĥo NGZ jaro 1995 kun bildoj,127 paĝoj: Gessner, Johannes, Naturforscher, Lehrer, Schweiz, 1709 - 1790 ger, Johannes Gessner (1709-1790) : der Gründer der Naturforschenden Gesellschaft in Zürich : seine Autobiographie, aus seinem Briefwechsel mit Albrecht von Haller : ein Beitrag zur Geschichte der Naturwissenschaften in Zürich im 18. Jahrhundert / hrsg. und eingel. von Urs Boschung, Zürich : NGZ Naturforschende Gesellschaft in Zürich, 1995, 127 S. ; 22 cm : Ill. Reihe (Neujahrsblatt / hrsg. von der Naturforschenden Gesellschaft in Zürich auf das Jahr ... ; Stück 198, 1996)(Vierteljahrsschrift der Naturforschenden Gesellschaft in Zürich ; Jg. 140 (1995), [Suppl.]) Neujahrsblatt / hrsg. von der Naturforschenden Gesellschaft in Zürich auf das Jahr ... "250 Jahre NGZ, 1746-1996"Enthält nur Briefe von Gessner an Haller
  • naturesplora societo en Zuriĥo
  • Boschung, Urs La universitatoj Bazelo kaj Leiden en propozicio de medicinstudento, du leteroj de Johano Gesnero al Johano Jakobo Ŝeuĥzer, en jaroj 1726,1727. (Boschung, Urs, Die Universitäten Basel und Leiden im Urteil eines Medizinstudenten : zwei Briefe von Johannes Gessner an Johann Jakob Scheuchzer (1726, 1727) / Urs Boschung, Firenze : Olschki, 1994 S. 55-72, Estratto da: La storia della medicina e della scienza tra archivio e laboratorio: saggi in memoria di Luigi Belloni / a cura di Guido Cimino e Carlo Maccagni)
  • pariza taglibro 1727 de Johano Gesnero, Urs Boschung, Berno, jaron 1985, kun bildoj (Gessner, Johannes, Naturforscher, Lehrer, Schweiz, 1709 - 1790 ger, Johannes Gessners Pariser Tagebuch 1727 / kommentiert, übersetzt und herausgegeben von Urs Boschung, Bern : Huber, 1985, 420 S. : Ill. ; 24 cm, (Studia Halleriana ; 2) Studia Halleriana, Diarium Parisiense / Johannes Gessner, Enthält den transkribierten lat. Originaltext, Habil.-Schrift Univ. Zürich von Urs Boschung, 1985, ISBN 3-456-81396-1)