Johano Jozefo de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Jozefo de Aŭstrio
Guberniestro de la Hispana Nederlando
Portreto de don Johano Jozefo de Aŭstrio kun la urbo Napolo fone (1648), verko de José de Ribera (Reĝa Palaco de Madrido)
Portreto de don Johano Jozefo de Aŭstrio kun la urbo Napolo fone (1648), verko de José de Ribera (Reĝa Palaco de Madrido)
Antaŭulo Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio
Blazono, kun diagonala strio kiel signo de ekstergeedza filo
Blazono, kun diagonala strio kiel signo de ekstergeedza filo
Ceteraj titoloj ĉefministro de Karlo la 2-a
Persona informo
Naskonomo en hispana Juan José de Austria
Naskiĝo 7-an de aprilo 1629 (1629-04-07)
en Madrido, Reĝlando de Kastilio,  Hispana Imperio
Morto 17-an de septembro 1679 (1679-09-17) (50-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Panteón de Infantes vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispana Imperio vd
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio vd
Patro Filipo la 4-a vd
Patrino María Calderón vd
Gefratoj Maria Tereza de AŭstrioMargareta Teresa de HispanioKarlo la 2-aBaltasar CarlosFilipo Prospero de Hispanio vd
Infanoj Margaret of Austria vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de don Johano Jozefo de Aŭstrio, 1678.

Johano Jozefo de Aŭstrio (Madrido, 7-a de aprilo de 1629Madrido, 17-a de septembro de 1679) estis politikisto kaj militisto hispana, ekstergeedza filo de la reĝo Filipo la 4-a kun la aktorino María Inés Calderón (konata kiel "la Calderona"). Li iĝis ĉefministro de Karlo la 2-a.

Unuaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Don Juan estis donata al malriĉa virino nome Magdalena kiu translokiĝis kun la infano al Leono, urbo kie li pasis la unuajn jarojn de sia vivo. Kiam don Juan estis jam juna, kaj post la morto de Magdalena, lia patrino, li estis translokigita al Ocaña (Toledo), kie li ekricevis pli altan edukon el jezuito, matematikisto kaj kosmografo (Juan Carlos de la Faille) kaj el inkviziciisto, teologo kaj humanisto (Pedro de Llerana y Bracamonte). Lia zorgisto estis don Pedro de Velasco. Li montriĝis ĉiam lernokapabla kaj verkemulo, kio poste utilos al lia politika kariero. Krome, laŭ la klino heredata el la familio de Habsburgoj, li montriĝis lerta uzanto de armiloj kaj ĉevalo, tiel kiel ĉasamanto.

En 1642 okazis la oficiala kaj publika agnosko de don Johano Jozefo de Aŭstrio kiel filo de Filipo la 4-a (kvankam estis onidiroj ke la vera patro estis Ramiro Núñez de Guzmán, duko de Medina de la Torres), kiam li estis dektrijaraĝa.

Aŭtune de 1643, la Reĝo, decidis, ke Johano Jozefo de Aŭstrio iru al Flandrio kiel Guberniestro kaj Ĉefgeneralo de la Hispana Nederlando. Tamen la manifestita malakcepto en flandraj medioj pro Guberniestro tiom juna kaj malsperta, malhelpis ke tiu projekto estu finrealigata.

La 28-a de marto de 1647 ricevis el sia patro la titolon de Príncipe de la Mar (marprinco), tio estas la guberniestro de la Mararmeo. Don Juan translokiĝis al Sanlúcar de Barrameda cele estis plej proksima eble al la loko de ĉehavenigo de la Mararmeo, preta enŝipiĝi kiam venos la tielaj ordonoj.

Johano Jozefo de Aŭstrio en Napolo[redakti | redakti fonton]

Johano Jozefo de Aŭstrio en Sicilio[redakti | redakti fonton]

Johano Jozefo de Aŭstrio en Katalunio (1651-1656)[redakti | redakti fonton]

Johano Jozefo de Aŭstrio en Nederlando (1656-1659)[redakti | redakti fonton]

Johano Jozefo de Aŭstrio en Portugalio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Castillo Soto, Josefina. Don Juan José de Austria (hijo bastardo de Felipe IV) : su labor política y militar. Universidad Nacional de Educación a Distancia, 1991. ISBN 84-362-2643-7
  • Ruiz Rodríguez, Ignacio. Don Juan José de Austria en la monarquía hispánica : entre la política, el poder y la intriga. Dykinson, S.L. - Libros, 2008. ISBN 978-84-9849-029-9
  • Calvo Poyato, José. Juan José de Austria. Debolsillo, Barcelona, 2003. ISBN 84-9759-724-9
  • Ribot García, Luis Antonio. La revuelta antiespañola de Mesina. Universidad de Valladolid. Secretariado de Publicaciones e Intercambio Editorial, 1982. ISBN 84-600-2893-3
  • Castillo Soto, Josefina. El «valimiento» de don Juan de Austria (1677-1679)