Johano Karlo la 1-a (Hispanio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portanto de Ordeno de Blanka leono
Johano Karlo la 1-a
Reĝo Johano Karlo la 1-a
Reĝo Johano Karlo la 1-a
Regado 22-a de novembro 1975 – nuntempo
Kronado 27-an de novembro 1975
Devena nomo Juan Carlos Alfonso Víctor María de Borbón y Borbón-Dos Sicilias
Coat of Arms of Spanish Monarch.svg
Ceteraj titoloj Reĝo de Hispanio
Naskiĝo 5-an de januaro 1938
en Flago de Italio Romo, Italio
Antaŭulo Francisco Franco (Diktatoro)
Edzino Sofia de Grekio (1962)
Idaro Elena de Borbón y Grecia
Cristina de Borbón y Grecia
Felipe de Borbón y Grecia
Dinastio Burbonoj
Patro Juan de Borbón y Battenberg
Patrino María de las Mercedes de Borbón-Dos Sicilias
v  d  r
Information icon.svg

Johano Karlo la 1-a (Juan Carlos DE BORBÓN Y BORBÓN [ĥŭan' karlos de borbon' i borbon']), hispana reĝo depost 1975, naskiĝis en Romo en ekzilo (6-a de januaro 1938. Filo de Juan de Borbón y Battenberg kaj nepo de reĝo Alfonso la 13-a.

Li mortigis akcidente en marto de 1956 sian pli junan fraton Juan Carlos en la familia domo Villa Giralda en Estoril, Portugalio.

Li edziĝis kun Sofia de Grekio (1962) kaj en 1969 estis proklamita princo de Hispanio kaj sekvanto de Francisco Franco kiel regnestro, kun titolo de reĝo. Kiam mortis Franko, la hispana parlamento proklamis Johanon Karlon la 1-an kiel reĝo. Ĉefo de la hispana reĝa familio (dinastio Burbonoj) tra la rezigno de sia patro (1978), li ratifis kaj aprobis la konstitucion de 1978. Dum la puĉo de 23-a de februaro 1981, li sukcesis teni la armeestrojn lojalaj al demokratio.

En 2012 - ankoraŭ honorprezidanto de WWF en Hispanio - li partoprenis en ĉasado je elefanto en Bocvano, dum kio li suferis akcidenton. Tio okazigis polemikon en la tuta lando ĉar la antaŭan semajnon la reĝo estis deklarinta ke la malfacilaĵoj de junuloj hispanaj por trovi laborpostenojn sendormigis lin kaj tuj poste li foriris ĉasturismi al Afriko.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Johano Karlo la 1-a (Hispanio) estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Oficialaj TTT-paĝoj de la hispana Reĝa Domo

Vidu ankaŭ [redakti]