Johano Klimako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PATROJ DE LA EKLEZIO
Sankta Johano Klimako
“SANKTA JOHANO KLIMAKO”
sekso = viro
nomo = Johano Klimako (greke Ἰωάννης τῆς Κλίμακος: de la Ŝtuparo)
naskiĝolando = Sirio
naskiĝodato = 575 ĉirkaŭ
mortoloko = monaĥejo de Sinajo
mortodato = 650 ĉirkaŭ
aktiveco = monaĥo, abato kaj verkisto
notoj = Patro de la Eklezio
kulto = sanktulo por ĉiuj kristanaj eklezioj
liturgia festotago = 30-a de marto
nacio = siria

Johano Klimako, konata ankaŭ kiel Johano de la Ŝtuparo, Johano “Skolastika” kaj Johano “Sinajulo” (greke: Ἰωάννης τῆς Κλίμακος), vivis monaĥe ĉevale de la 6-a kaj 7-a jarcentoj kaj estas de ĉiam honorata kiel sanktulo en la kristanaj eklezioj

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johano Klimako (por la kristanaj eklezioj Sankta Johano Klimako) naskiĝis en Sirio kaj translogiĝis al la monaĥejo de Sinajo aĝe de dek ses jaroj, fariĝante novico sudgvide de monaĥo nomita Martyrius. Kiam ĉi tiu mortis, Johano, dezirante praktiki pli intensan disiĝon el la korpaj komfortoj, enloĝiĝis en montopieda kaverno, kie li komencis vivi kiel ermito. Li restis en tiu loko ĉirkaŭ dudek jarojn, studante la kristanan doktrinon kaj elpensante, krom ĝin pratiki, asketan teologion: tie li metis la bazojn de tiu penso pro kiu li, poste, en la kristana medio, estos konsiderita Patro de la Eklezio.

En la 600, kiam li aĝis ĉirkaŭ la sepdekajn jarojn, monaĥoj lin persvadis forlasi la monaĥejon de Raithu ĉe la Ruĝa Maro, kien li intertempe enhejmiĝis, kaj akcepti esti nomumita ilia abato. Liaj hagiografoj rakontas ke li en tiu estrado montris tiom da saĝo ke baldaŭ lia reputacio atingis eĉ Romon, kie papo Gregorio la Granda petus lian helpreĝon kaj donus monon por la konstruo de gastejo por la pilgrimuloj alvenantaj al la Sinajo. Post Post kvar jaroj li rezignis la oficon de abato kaj revenis al sia ermita vivo por sin prepari al la aliro al la alia vivo.

Doktrinaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ikono desegnita en la libro de la "Ŝtuparo de la Paradizo".

Johano Klimako verkis multege da esejoj pri la kredo, inter kiuj elstaras:

  • "Klimax tou Paradeisou" (Ŝtuparo de la Paradizo), kompilita greklingve sugeste de Johano abato de Raithu;
  • "Liber ad Pastorem" (Libro por la Paŝtisto), prikonduta regulo por la altgrada klerularo eble inspiriĝinta el "Regula pastoralis" (Paŝtista zorgo) de Gregorio la Granda.

En la asketaj-mistikaj verkoj Klimako priskribas la metodon por levi sian animon al Dio, utiligante la metaforon de la Ŝtuparo. La libro “Klimax tou Paradeisou” eltiras la precipajn virtojn kaj la precipajn miskvalitojn de la monaĥa vivo, lokalizante en la malĉeesto de pasio (= Apatio (apatheia) kaj en la praktiko de la “Preĝo de la Koro”, nome (Esichia (greke: ἡσυχία), la esencon de la kristana mistika beateco. Superendas tri dek ŝtupoj, respondaj al la aĝo de Kristo ekde lia naskiĝo ĝis lia bapto en la rivero Jordano nome la komenco de lia religia anonco. Ilustras ĉion diversaj ikonoj kiuj alegorie kongruas kun tiu itinero, reprezentantaj personojn surirantajn tiun ŝtuparon: ĉe la fino ĉeestas Kristo ricevanta tiun kiu sukcesas atingi la lastan ŝtupon, dum en la ikona mezo anĝeloj kaj diabloj provas respektive helpi kristanojn laŭlonge de ilia marŝado aŭ ilin sinkigi, sendepende kiun ŝtupon ili jam atingis. Tiu libro, kiu jam en antikva epoko havis grandan sukceson kaj estis tradukita al la latina, siria, armena, araba, slava, estas unu el plej legitaj inter ortodoksaj kristanoj, aparte dum la karema periodo.

Venerado[redakti | redakti fonton]

Okazas la 30-an de marto lia liturgia festlago por diversaj eklezioj. La ortodoksa eklezio lin memorigas ankaŭ la kvaran dimanĉon de Karesmo. Multaj preĝejoj estas al li dediĉitaj en Rusio, inkluzive de unu, provizita de sonorila turo, en la Kremlo de Moskvo. Ankaŭ se Johano Klimako (de la ŝtuparo) estas konata ankaŭ per la nomo de “Skolastikulo”, li ne konfuzendas kun Johano Skolastika kiu estis patriarko de Konstantinopolo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]