Johano Reuchlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johano REUCHLIN (naskiĝis la 29-an de januaro 1455 en Pforzheim, mortis la 30-an de junio 1522 en Stutgarto) estis filozofo, unu el la plej nekonvenciaj pensuloj de sia epoko.

Lia verko rudimenta linguae hebraicae (rudimentoj de la hebrea lingvo, 1506) estis signifa por intensigi la studon de tiu lingvo en Eŭropo. (Alia titolo donata por tiu verko estas De Rudimentis Hebraicis = pri hebreaj rudimentoj.)

La patro de Reuchlin, Georg, estis administranto de dominikana monaĥejo. Reuchlin laŭ tiama kutimo tradukis sian germanan nomon (Johannes Reuchlin [johanes rojĥlin]) al la helena formo Kapnion (= "fumeto", germane Räuchlein, prononcata tre simile al Reuchlin).

Reuchlin lernis la hebrean de Jakob ben Jeĥiel Loans kaj estis la unua germano, kiu science okupiĝis pri tiu lingvo. Pro tio li estis konsultita de imperiestro Maksimiliano, kiam Johannes Pfefferkorn proponis la detruon de ĉiuj hebreaj libroj kiel rimedon konverti la judojn al kristanismo. Reuchlin demonstris, ke ekzistas hebreaj libroj de alta valoro, kaj oponis la detruadon.

Kiam disvastiĝis la konvinko, ke la Talmudo ne enhavas ion kontraŭ-kristanisman, Papo Leono la 10-a deklaris, ke tiu opinio estas herezo. Tio efektive malpermesis al Reuchlin publike esprimi sian konvinkon.

Reuchlin estis la elstara germana reprezentanto de humanismo. Lia naskiĝurbo Pforzheim ekde 1955 ĉiun duan jaron atribuas la premion Reuchlin por laboroj en la spirito de humanismo.