Johano Thúrzó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Thúrzó
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1437 (1437-04-30)
en Levoča
Morto 10-an de oktobro 1508 (1508-10-10) (71-jaraĝa)
en Baia Mare
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Familio Thurzo
Dinastio Thurzo vd
Patro György Thurzó de Bethlenfalva vd
Patrino Kata|Katalin vd
Infanoj Elek Thurzó • Katharina Thurzo von Bethlenfalva • György Thurzó vd
Profesio
Okupo inĝeniero • mininĝeniero • trader vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano THÚRZÓ, hungare THÚRZÓ János [tu:rzo:], slovake Ján ThurzoTurzo (naskita en Lőcse la 30-an de aprilo 1437 kaj mortinta en Nagybánya la 10-an de oktobro 1508) estis hungara entrepenisto kaj ĉefĉambra grafo de Körmöcbánya (1496 – 1507).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Johano Thurzó estis la filo de civitano kaj komercisto Georgo Thurzó de Lőcse. Li preparis sin por iĝi pastro en Romo kaj Padovo, sed post la morto de sia patro li transprenis la gvidadon de la entrepreno de sia patro. En 1463 li loksidiĝis en Krakovo kaj li fondis en 1469 entreprenon por vendi minejajn produktojn. En 1490 li aĉetis la minejbienojn de Johano Korvin. En 1493 li faris kontrakton en Venecio kun la bankiero de Aŭgsburgo, Jakob Fugger por eluzado de arĝento-, kupro- kaj plumbominejoj. En 1495 li fondis kuprofornon kaj fandejon en Besztercebánya. Pli poste fare de fondado de la Egyesült Magyar Kereskedelmi Vállalat (Unuiĝinta Hungara Komerca Entrepreno) la plej granda parto de la produkto de arĝento, plumbo kaj kupro de Mezeŭropo eniĝis en la manon de familioj Fugger kaj Thurzó.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]