Johano de Montfort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Johano de Montfort

Johano de Montfort / Moñforzh (naskiĝis ĉirkaŭ 1294 en Hennebont; mortis la 26-an de septembro 1345 en Hennebont) estis filo de Arturo la 2-a, duko de Bretonio, kaj de Yolande de Dreux, dukino de Montfort l'Amaury.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 30-an de aprilo 1341, la duko Johano la 3-a de Bretonio mortis sen heredanto. Lia duonfrato, Johano de Montfort kandidatiĝis al sukcedo, kiun tuj postulis ankaŭ Johana de Pentievro nevino de Johano la 3-a kaj edzino de Karlo de Blois nevo de la reĝo de Francio Filipo la 6-a.

Komenciĝis do la sukceda milito de Bretonio, kiu daŭros dum dudeko da jaroj. Oni nomis la militon ankaŭ tiun de la du "Johana"j, pro la nomoj de la dukinoj: Johana de Penthièvre kaj Johana de Flandrio, edzino de Johano de Montfort.


Edziĝo kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1329 en Chartres li edziĝis al Johana de Flandrio (nakiĝis en 1295; mortis en 1374) filino de Ludoviko la 1-a de Flandrio, duko de Nevers, kaj de Jeanne de Rethel, dukino de Rethel. Ili havis jenajn gefilojn:

  • Johano la 5-a (naskiĝis en 1339; mortis en 1399), duko de Bretonio
  • Jeanne (naskiĝis en 1341; mortis en 1399), dukino de Richemont, edziniĝis al Ralph Basset de Drayton