Johano de Worcester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sunmakulo, el manuskripto de Chronicon de chronicis
Sonĝo de Henriko la 1-a (Anglio), el manuskripto de Chronicon ex chronicis

Johano de Worcester (m. ĉ. 1140) estis angla monaĥo kaj kronikisto.

Li eniris la monaĥejon de Worcester dum li estis ankoraŭ knabo. Li famis pro sia Chronicon ex chronicis, kiu estis historio de la mondo ekde ĝia kreado ĝis 1140, kaj kiun li komencis pro komando de Sankta Wulfstan. Por la verko li multe uzis la Kronikon de Marianus Scotus, kaj ankaŭ verkojn de la anglosaksaj historiistoj Bede kaj Asser kaj aliaj antaŭaj historiistoj.

Restas kvin manuskriptoj de la verko, kaj unu fragmento.