Johano el Glogovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano el Glogovo
Persona informo
Jan z Głogowa
Naskiĝo ĉ. 1445
en Głogów
Morto 11-an de februaro 1507 (1507-02-11)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofoastronomo • universitata instruisto • geografo vd
Laborkampo matematikomedicinopedagogio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano el Glogovo, pole Jan z Głogowa (naskiĝis ĉ. 1445 en Glogovo, mortis la 11-an de februro 1507 en Krakovo) estis pola filozofo, astronomo, astrologo, matematikisto kaj geografiisto.

Li devenis de riĉa familio Schelling, kiu setlis en Silezio, sed neniam uzis ties nomon, mem subskribiĝante kiel Johannes Glogoviensis, Glogerus, de GlogoviaGlogowita. En 1468 li finis Krakovan Akademion kiel Magister Artium – ekvivalento al doktoro pri filozofio – kaj fariĝis ĉi tie lekciisto. Dum 40 jaroj lekciis latinon, filozofion de Aristotelo kaj astronomion. Verkis 60 librojn, ĉefe pri astronomio kaj astrologio, publikigitajn dum lia vivo, postmorte kaj restantaj en manuskriptoj. Lia spekulativa gramatiko estis studata dum la tuta 16-a jarcento. Notindas liaj logikaj traktaĵoj, prilaboraĵoj pri naturfilozofio kaj metafiziko, verkoj pri fizionomiko kaj matematiko, astrologiaj kalendaroj. Li verkis geografian komentarion al Ptolemea kosmografio kaj komencis grandan Summa astrologica. Famiĝis pro antaŭdiraĵo pri nigra monaĥo, kiu enkondukos grandan konfuzon en la kristana mondo. Oni poste identigis lin kun Marteno Lutero.

Li mortis pro apopleksio kaj estis enterigita en preĝejo de Sankta Floriano en Krakovo, kie li dum la lastaj vivojaroj estis kanoniko. Lia disĉiplo estis i.a. Nikolao Koperniko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]