Johano la 1-a (Burgonjo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano sentima

Johano la 1-a de Burgonjo, kromnomita Johano sentima (france Jean Ier de BourgogneJean sans Peur) estis duko de Burgonjo, grafo de Flandro, Artezo kaj Charolais, landsinjoro de Mâcon, Chalon kaj aliaj lokoj. Li naskiĝis la 28-an de majo 1371 en Diĵono kaj mortis la 10-an de septembro 1419 en Montereau-Fault-Yonne.

Li iĝis kavaliro en 1396 en Vidin dum Krucmilito.

La prospera burgonja teritorio tiam preskaŭ kongruis kun tiu de malnova Lotaringio. Johano, reformista estro, tamen ne sukcesis aserti sin kontraŭ la angloj. Li finfine perdis Parizon kaj mortis okaze de renkonto kun sia rivalo, la franca heredanto Karlo la 7-a.