Johano la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano Zápolya

Johano la 1-a, János Szapolyai, Zápolya estis hungara reĝo inter 1526 kaj 1540 naskiĝinta la 2-an de februaro 1487, Spiŝa burgo kaj mortinta en Szászsebes (Rumanio) la 22-an de julio 1540.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Johano la 1-a estis 1511 vojvodo de Transilvanujo, en 1514 venkis na Georgo Dózsa kaj ekzekutigis lin kaj liajn subestrojn. En 1526 li venis al batalo Mohács malfrue kun la milittrupoj transilvanujaj. Oni elektis lin reĝo la 5-an de novembro 1526 en la landkunveno de Székesfehérvár, kaj oni kronis lin la 10-an de novembro. En 1528 de antaŭ la trupoj de Ferdinando la 1-a enpremiĝis en Pollandon. Por rehavigi sian reĝecon li petis la defendon de la sultano Sulejmano la 1-a, kaj sekve en 1529 li denove iĝis reĝo de fortikaĵo Buda kaj de la plej granda parto de la lando. En 1538 en la pactraktato de Várad li postlasis sian landon post sia morto al Habsburgoj. En la sekva jaro disigis la pactraktaton kaj postlasis sian reĝecon al sia edzino kaj sia filo, János Zsigmond. Li estis sendecidema, senpova reĝo. Lia edzino estis Izabela (Hungario), filino de reĝo pola Sigismondo la 1-a (Pollando-Litovio).

Antaŭe: Vojevodo de Transilvanio Poste: Coat of arms of Transylvania.svg
(nekonata) 15111526 Stefano Báthori
Antaŭe: (Kontraŭ-)Reĝo de Hungario kaj Slavonio
(kontestita de Ferdinando la 1-a)
Poste: Hungary Arms.svg
Ludoviko la 2-a 15261540 Johano Sigismondo Zápolya

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon