Johano la 2-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 2-a de Francio
Reĝo de Francio
Regado 1350 - 1364
Antaŭulo Filipo la 6-a
Sekvanto Karlo la 5-a
Persona informo
Jean II de France
Naskonomo Jean II le Bon
Naskiĝo 26-a de aprilo 1319
en Le Mans, Francio
Morto 8-a de aprilo 1364
en Londono, Britio
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Filipo la 6-a
Patrino Johana de Burgonjo
Gefratoj Joan of Valois • Philip of Valois, Duke of Orléans vd
Edz(in)o Bonna de Luksemburgo (filino de Johano de Luksemburgo)
Johana de Aŭvernjo
Infanoj Karlo la 5-a de Francio • Louis I • John, Duke of Berry • Filipo la 2-a de Burgonjo • Joan of Valois, Queen of Navarre • Marie of Valois, Duchess of Bar • Isabella, Countess of Vertus vd
Parencoj Blanche of Valois vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 2-a de Francio (naskiĝis la 26-an de aprilo 1319 en Le Mans, kaj mortis la 8-an de aprilo 1364, en Londono), kromnomita Johano la Bona (franclingve Jean II le Bon) estis la reĝo de Francio ekde 1350 ĝis 1364. Johano estis la filo de la reĝo Filipo la 6-a kaj de Johana de Burgonjo, kaj estis la dua franca reĝo, kiu apartenis al la Valois-branĉo de la kapetida dinastio. Kune kun sia dua edzino Johana de Aŭvernjo, il estis oficiale kronita en Reims la 26-an de septembro 1350 fare de la ĉefepiskopo.

La reĝo Johano la 2-a estis kuraĝa kavaliro. Lia reĝado estis markita de gravaj financaj problemoj, de la Centjara milito, de la intrigoj de Karlo la Malbona (reĝo de Navaro) kaj de krizo en Parizo estrita de Étienne Marcel. La reĝo Eduardo la 3-a de Anglio profitis el tiuj tumultoj por sendi militekspedicion al Langvedoko kaj Gaskonjo en 1355.

Johano la Bona estis venkita kaj kaptita de la angloj la 19-an de septembro 1356 okaze de la batalo de Poitiers. Lin oni trude sendis al Londono. En 1360, la traktato de Brétigny liberigis lin por elaĉetmono de tri milionoj da oraj ekuoj (tio estas 11,64 tunoj da oro). Du el liaj filoj, Johano de Berry kaj Ludoviko de Napolo, devis anstataŭi lin en Londono por garantii la pagadon de la elaĉetmono. Ĉar unu el la du filoj sukcese fuĝis en 1363, Johano la Bona konformis al tiamaj honorleĝoj kaj revenis kiel kaptinto al Londono, kie li mortis en 1364.

Vidu ankaŭ

Fleur de lys Reĝoj de Francio, reĝoj de la Francoj kaj imperiestroj de la Francoj
ekde 987 ĝis 1870
Fleur de lys
987 996 1031 1060 1108 1137 1180 1223 1226
   Hugo Kapeto Roberto la 2-a Henriko la 1-a Filipo la 1-a Ludoviko la 6-a Ludoviko la 7-a Filipo la 2-a Ludoviko la 8-a   
1226 1270 1285 1314 1316 1316 1322 1328 1350
   Ludoviko la 9-a Filipo la 3-a Filipo la 4-a Ludoviko la 10-a Johano la 1-a Filipo la 5-a Karlo la 4-a Filipo la 6-a   
1350 1364 1380 1422 1461 1483 1498 1515 1547 1559
   Johano la 2-a Karlo la 5-a Karlo la 6-a Karlo la 7-a Ludoviko la 11-a Karlo la 8-a Ludoviko la 12-a Francisko la 1-a Henriko la 2-a   
1559 1560 1574 1589 1610 1643 1715 1774 1792
   Francisko la 2-a Karlo la 9-a Henriko la 3-a Henriko la 4-a Ludoviko la 13-a Ludoviko la 14-a Ludoviko la 15-a Ludoviko la 16-a   
1792 1804 1814 1824 1830 1848 1852 1870
     -   Napoleono la 1-a Ludoviko la 18-a Karlo la 10-a Ludoviko-Filipo - Napoleono la 3-a   

Historio de Francio - Kapetidoj - Valois - Burbonoj - Bonaparte

Ŝablono:Link FA