Johano la 2-a Komneno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johano la 2-a Komneno (n. la 13-an de septembro 1087 - m. la 8-an de aprilo 1143) estis imperiestro de la Bizanca Imperio, filo kaj sukcedinto de Aleksio la 1-a. Johano intervenis en Balkanio subpremante la restaĵojn de la peĉenegoj (1122), kaj ankaŭ intervenis en Hungario kaj Serbio. Malpli da sukcesoj li havis dum interveno en la bataloj inter pisanoj kaj ĝenovanoj, sen atingi nenies helpon por mildigi la regadon de la venecianoj sur la bizanca komercado.

En Oriento li sukcesis altrudi sian aŭtoritaton en la Antioĥa princlando, kaj en la strategiaj graflandoj Edessa kaj Tripolo. Li planis la avancon al Palestino kiam estis morte vundita en ĉasakcidento. Energia homo, kvankam fleksebla, dotita je humanitaraj sentoj, estis konsiderata de liaj konatoj kiel la plej bona membro de la komnena dinastio.

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda