Johano la 4-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johano la 4-a
Duko de Bretonio
Jean IV de Bretagne.png
Regado 13641399
Blason region fr Bretagne.svg
Naskiĝo 1339
Morto 9-an de novembro 1399
Antaŭulo Johano de Montfort
en konflikto kun
Johana de Pentievro k Karolo de Blezo
Sekvanto Johano la 5-a de Bretonio
Edzino Maria de Anglio
Johana Holland
Johana de Navaro
Idaro Johana (1387 – 1388)
Johano la 5-a (1389 – 1442)
Maria (1391 – 1446)
Margareta (1392 – 1428)
Arturo la 3-a (1393 – 1458)
Gilles (1394 – 1412)
Richard (1395 – 1438)

Blanche (1397 – p.1419)

Dinastio Familio de Montfort
Patro Johano de Montfort
Patrino Johana de Flandrio
Johano la 4-a, grafo de Montfort
Regado 13451399
Antaŭulo Johano de Montfort
Sekvanto Johano la 5-a de Bretonio
Grafo de Richmond
Regado 13721399
Antaŭulo Johano de Gand
v  d  r
Information icon.svg

Johano la 4-a[1], dirata Johano la KonkerantoJohan la Brava (naskiĝinta en 1339, mortinta en la 9-a de novembro 1399 en Nantes), estis la filo de Johano de Montfort kaj de Johana de Flandrio, li estis duko de Bretonio de 1345 ĝis 1364 konkurse kun Karolo de Blezo, kaj poste sola duko de 1364 ĝis 1399, Grafo de Richmond kaj de Montfort (1345-1399).

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sigelo de la duko

Lia patro mortis en plena konflikto kontraŭ Karolo de Blezo en la hereda milito de Bretonio, kiam li estis nur ses-jara en 1345. Tiam lia patrino Johana la Flandra daŭrigis la militon, kun sukcesoj. Li komencis partopreni militajn operaciojn en 1357.

En 1364, li sieĝis Auray, kiam li eksciis, ke Karolo de Blezo preparis sin por ataki lin. Helpata de helpotaĉmentoj senditaj de la nigra princo, li venkegis la kontraŭan armeon kaj mortigis sian rivalon Karolo de Blezo en la batalo de Auray. Li traktis kun la dukino Johana de Pentievro, vidvino de Karolo de Blezo, la unuan traktaton de Guérande en 1365, kiu agnoskis lin kiel solan dukon de Bretonio. Aliancano de Anglio, li tie estis pasinta multajn jarojn en ekzilo dum la hereda milito , kiun li gajnis nur dank'al la helpo de anglaj trupoj. Li edziĝis al fratino kaj poste al bofilino de la nigra princo kaj devis konfidi aŭ konfirmi al pluraj anglaj kapitanoj kaj senjoroj la regon de pluraj fortikaj urboj kaj de ties ĉirkaŭo (kiel Brest). Fronte al la malfido de sia nobelaro, kiu riproĉis al li , la ĉeeston de tiuj trupoj kaj de arogantaj senjoroj eĉ en lia ĉirkaŭo kaj registaro, li estis atakita de la reĝo de Francio Karolo la 6-a sen ia ajn defendo far la bretona nobelaro. Li do devis surŝipiĝi por nova ekzilo en Anglio. Sed Karolo la 5-a, faris gravan eraron, decidante la konfiskon de la duklando en 1378 kaj la kunigon al la krono, spite al la rajtoj de Johano la 4-a, same kiel al tiuj de la antaŭa dukino Johana de Pentievro kaj de ties filoj. La ribelinta bretona nobelaro vokis Johanon la 4-an, kiu albordiĝis en Dinard kaj reprenis la regon de la duklando. Tiu triumfa reveno de la duko de Bretonio sur siaj teroj estas la temo de tradicia kanzono An Alarc'h, kiu estis reuzita de diversaj nuntempaj artistoj kiel simbolo de la bretona sendependeco (aparte Gilles Servat).

Reamikiĝinta kun la reĝo de Francio Karolo la 6-a, li pace regis sian duklandon sed devis fronti la ribelon de Olivero de Clisson. Li sukcesis, kun malfacileco, reaĉeti de la angloj la placon de Brest en 1397, kiun ili ankoraŭ okupis senrajte.

Edziĝoj kaj idaro[redakti | redakti fonton]

  1. Li edziĝis unue en Londono en Julio 1355 al Maria de Anglio (13441362), filino de Eduardo la 3-a de Anglio kaj de Filipa de Henegovio.
  2. Li edziĝis poste en Londono en Majo 1366 al Johana Holland (13501384), filino de Thomas Holland kaj de Johana de Kent, grafino de Kent
  3. Li edziĝis, la trian fojon, en Guérande en la 11-a de Septembro 1386 al Johana de Navaro (1370 - 1437), filino de Karolo la 2-a de Navaro kaj de Johana de Francio, kaj liaj infanoj estis :

Vito la 12-a de Laval, Guy estis la administranto de la bienoj de liaj neplenaĝaj infanoj post lia morto.

Aneksoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iuj historiistoj signas lin sub la nomo de "Johano la 5-a", ĉar lia patro Johano de Montfort estis nomita "Johano la 4-a".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Johano la 4-a (Bretonio) Poste


Johano de Montfort † 1345

Johana de Pentievro &
Karolo de Blezo † 1364
thum thum
Duko de Bretonio
1345/1364-1399
Johano la 5-a

Listo de la suverenoj de Bretonio