Johano la Baptisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Sankta Johano la Baptisto
Antaŭulo, Baptisto, Martiro
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
La baptado de Kristo, de Piero della Francesca, 1449
Persona informo
יוחנן המטביל
Naskiĝo 7 a.K.
en Ejn Kerem, Heroda Reĝlando
Morto 30
en Machaerus, Heroda Tetrarkio
Mortis per senkapigo vd
Tombo Nabi Yahya Mosque vd
Religio kristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj juda palestina aramea lingvo vd
Loĝloko Judea dezerto vd
Familio
Patro Zeĥarja vd
Patrino Elizabeto vd
Profesio
Okupo ermito vd
Aktiva en Palestino vd
Sanktulo
Ĉefsanktejo Preĝejo de Sankta Johano la Baptisto, Jerusalemo
Festotago 24-a de junio
Atributoj Martiro; Kruco, ŝafido, lia propra kapo
Patroneco sankta patrono de Franca Kanado, Novlando, Puerto Rico, Malta ordeno de Jerusalemo, Florenco, Ĝenovo, Jordanio, Xewkija kaj multaj aliaj lokoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la Baptisto (festo je la 24-a de junio) estas personego de la Nova testamento de la Biblio. Ermito kaj predikanto inter la judoj en la tempo de Jesuo Kristo, kaj parenco (kuzo) de Jesuo. Laŭ la Evangelioj, Johano deklaris, "Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo." (Pli precize, laŭ la "Londona Biblio": Mt. 3.3; "Li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Voĉo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.") Kristanoj kredas, ke Dio sendis Johanon por prepari por la alveno de la Mesio. Johano nomiĝis la Baptisto ĉar li baptis liajn sekvantojn per akvo.

Johano la Baptisto naskiĝis ĉirkau 7 a.K. Liaj gepatroj, Zeĥarja kaj Elizabeto, estis grandaĝaj kiam li naskiĝis. Johano viriĝis en la dezerto kie Dio lin vokis por esti profeto.

La nomo alilingve

angle John the Baptist, ruse Йоанн Креститель, nederlande Johannes de Doper, france Jean-Baptiste, portugale João Batista, hispane Juan el Bautista, itale Giovanni il Battista, norvege døperen Johannes, svede Johannes döparen, korse Ghjuvanni u Battistu, pole Jan Chrzciciel, estone Ristija Johannes, finne Johannes Kastaja, greke Ιωαννης ο Βαπτιστης, latine Ioannes Baptista, germane Johannes der Täufer, rumane Ioan Botezătorul, ĉeĥe Jan Křtitel, dane Johannes Døberen, japane ヨハネ (洗礼者)

Eklezio festas Johanon je la 24-a de junio. Ĉar tiu dato ligiĝas al la somera solstico, multaj gravaj popolaj tradicioj kaj superstiĉoj ligitas kun ĝi, videble devenaj ne de la sanktulo mem, sed el antaŭaj praaj paganaj fontoj. Li estas la protektanta patrono de la regula framasonismo laŭ la angla framasona konstitucio, pro tio framasonaj loĝioj por la unuaj tri gradoj ofte estas titolitaj johano-loĝioj.

Eksteraj ligiloj

greke fama pentraĵo de Johano la Baptisto far Leonardo da Vinci, Sankta Johano la Baptisto. Oleo sur ligno, ĉ. 1513-1516. Louvre, Parizo. Eble la plej riĉe esprimiva el liaj pentraĵoj.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara