John Bardeen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Bardeen

John BARDEEN (naskiĝis la 23-an de majo 1908 en Madison,Viskonsino, mortis la 30-an de januaro 1991 en Bostono) estis usona fizikisto. Li estas la sola persono, kiu dufoje ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

Kunmemora ŝildo pri Bardeen kaj la Teorio de Superkonduktiveco, ĉe la Universitato de Ilinojso.

En la jaro 1956 li estis unuafoje honorata per la Premio Nobel kun Walter Houser Brattain kaj William Shockley pro laboro pri duonkonduktaĵo kaj pro invento de transistoro.

Duafoje li en 1972, kune kun Leon Neil Cooper kaj Robert Schrieffer ricevis la nobelpremion pro malkovro de teorio de superkonduktiveco, kiu poste estis nomata BCS-teorio.

Li estis honora membro de Hungara Scienca Akademio.