John Boyne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Boyne en la festivalo Humber Mouth de 2009

John Boyne (naskiĝis la 30-an de aprilo 1971 en Dublino) estas irlanda verkisto.

Li studis anglan literaturon en la kolegio Trinity en Dublino kaj Kreivan Verkadon en la University of East Anglia en Norwich. John Boyne jam verkis plurajn romanojn kaj multnombrajn novelojn, aldone al multaj eseoj kaj gazetaj artikoloj - verkitaj origine en la angla lingvo, liaj libroj laŭ la stato de februaro 2012 tradukiĝis al 88 pliaj lingvoj. Lia kvara romano, La knabo en striata piĵamo li vaste konatiĝis ankaŭ ekster Irlando. En 2007 la libro en adaptiĝis al kineja filmo, kiu kineje ekprezentiĝis en septembro 2008.

Verkoj kaj premiiĝoj (elekto)

  • The Thief of Time, 2000
  • The Congress of Rough Riders, 2001
  • Crippen, 2004
    • kandidatigo (mallonga listo) por la premio Irlanda Libro de la Jaro
  • The Boy in the Striped Pyjamas, 2006 (La knabo en striata piĵamo)
    • Irlanda Libro-Premio: plej bona infanlibro de la jaro 2005 kaj Libro de la Jaro laŭ Publika Elekto
    • Premio Infanlibro de la Jaro 2007 de la Dublina Flughavena Kompanio
    • Libro de la Jaro laŭ Elekto de Aŭskultantoj (Listener's Choice Book of the Year): plej bona sondramo de la jaro
    • Premio Libro de la Jaro "Bisto" 2007
    • kandidatigo (mallonga listo) por la Brita Libro-Premio
    • Shortlist Prix Farmiente
    • kandidatigo (longa listo) por la premio Carnegie Medal
    • kandidatigo (mallonga listo) por la premio Ottakar's Book Prize
    • kandidatigo (mallonga listo) por la premio Paolo Ungari
    • kandidatigo por la premio International IMPAC Literary Award
  • Next of Kin, 2006
  • Mutiny On The Bounty, 2008
  • The House of Special Purpose. A Novel of the Romanovs, 2010

Eksteraj ligiloj

greke Informoj pri John Boyne en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) greke John Boyne ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke persona retejo de la verkisto (angle)