John C. Wells
El Vikipedio
John Christopher WELLS ([ĝon KRIS-to-fe ŭelz]), naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire, Anglio, estas brita esperantisto kaj vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.
Enhavo |
[redakti] Persona vivo
Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. I.a. li lernis la kimran. En 2006 li emeritiĝis.
[redakti] Esperanto
Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995 (nun membro de Honora Patrona Komitato). Estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio kaj la Londonan Esperanto-klubon. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.
Li estas la nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto.
[redakti] Verkoj (elektitaj)
- Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,
- The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)
- Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
- Accents of English ("Akĉentoj de la angla")
- Jen nia mondo
[redakti] Eksteraj ligoj
- Persona retpaĝaro de John Wells
- Vortaro-blogo de John Wells: Diskutado de problemoj leviĝantaj dum la reviziado de la vortaro Concise Esperanto and English Dictionary.
- Libroj de kaj pri John Wells en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri John Wells en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997

