John David Barrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio

John David Barrow (Londono, 29-a de novembro de 1952) estas angla kosmologo, profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Kembriĝo.

Biografio

Li magistriĝis pri Matematikaj sciencoj en la universitato de Durham, akiris doktorecon pri astrofiziko en la Universitato de Oksfordo en 1977, specialiĝis pri la sama sciencobjekto en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley. Aŭtoro de centoj da artikoloj kaj dekoj da eseoj tradukitaj al tridekoj da lingvoj, estas konsiderita unu el la vivantoj plej spertaj pri la moderna kosmologia esploro.

John David Barrow kosmologiscience alproksimas al Roger Penrose kaj Paul Davies koncerne la rilatojn inter la universo kaj Konscienco. Li profunde esploris iujn el la plej angulplenaj problemoj de la samtempa kosmologio kontribuante senmitigi diversajn tabuojn ĉe scienculoj ĉi-kampe: la koncepto pri senfino, la teorio de la naturo, la destino de la universo kaj ĝia origino, la apartaj nombraj rilatij kiuj staras ĉe la bazo de la kosmo kaj de homa vivo. Rilate tiun punkton, Barrow, per sia fundamenta verko The Anthropic Cosmological Principle. (la antropica principo), realigis la unuan kompletan teorigadon pri kiu ĉiam pli ofte oni diskutas en Filozofio kaj teologio.

En 2006 Barrow estis ordenita per la Premio Templeton pro "liaj verkoj pri la rilatoj inter la vivo kaj la universo, kaj pri la naturo de la homa konscienco-intenceco [kiu] produktis novajn perspektivojn por la centraj problemoj koncernantaj sciencon kaj religion". Efektive, li, membro United Reformed Church, celas ankaŭ provi racie prezenti, en kadro teista, la tradician bildon de la mondo.

Barrow verkis ankaŭ teatraĵon Infinities kiu uverturis (2002) ĉe Piccolo Teatro de Milano, poste en Valencio. Lia verko akiris la italan Teatran Premion Ubu 2002 kiel spektaklo de la jaro.

Precipaj verkoj

  • 1.The Anthropic Cosmological Principle, (La antropica principo]
  • 2.New Theories of Everything. ISBN 978-0192807212
  • 3.Between Inner Space and Outer Space: Essays on the Science, Art, and Philosophy of the Origin of the Universe
  • 4.Impossibility: Limits of Science and the Science of Limits. ISBN 0-09-977211-6
  • 5.Material Content of the Universe
  • 6.Pi in the Sky: Counting, Thinking, and Being
  • 7.Science and Ultimate Reality: Quantum Theory, Cosmology and Complexity
  • 8.The Artful Universe: The Cosmic Source of Human Creativity

9*.The Book of Nothing: Vacuums, Voids, and the Latest Ideas about the Origins of the Universe

  • 10.The Infinite Book: A Short Guide to the Boundless, Timeless and Endless
  • 11.The Left Hand of Creation: The Origin and Evolution of the Expanding Universe, 1985 (La maldekstra mano de la kreado: (Origino kaj evoluo de la ekspansianta Universo)
  • 12.The Origin of the Universe: To the Edge of Space and Time
  • 13.The Universe That Discovered Itself
  • 14.The World Within the World, 1991 (La mondo ene de la mondo)
  • 15.Theories of Everything: The Quest for Ultimate Explanation (Teorioj de la tuteco: la problemo de la lasta ekspliko)

16.The Constants of Nature: The Numbers that Encode the Deepest Secrets of the Universe

  • 17.100 Essential Things You Didn't Know You Didn't Know
  • 18.Mathletics: A Scientist Explains 100 Amazing Things About The World of Sports
  • 19.Cosmic Imagery: Key Images in the History of Science. ISBN 978-0224075237* (La kosmo de la imagopovo)

Fremdlingve:

  • 1.L'Homme et le Cosmos (en la franca: La homo kaj la Kosmo)
  • 2.Perché il Mondo è Matematico? (en la itala: Kial la mondo estas matematika?]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj