John Diefenbaker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Diefenbaker
Persona informo
Naskonomo John George Diefenbaker
Naskiĝo 18-an de septembro 1895 (1895-09-18)
en Neustadt
Morto 16-an de aŭgusto 1979 (1979-08-16) (83-jaraĝa)
en Otavo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo The Right Honourable John G. Diefenbaker Centre for the Study of Canada vd
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de Saskaĉevano • University of Saskatchewan College of Law • Nutana Collegiate vd
Partio Progresema Konservativa Partio de Kanado vd
Subskribo John Diefenbaker
Familio
Edz(in)o Edna Diefenbaker • Olive Diefenbaker vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatodiplomato vd
Aktiva en Otavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John George DIEFENBAKER membro de la Reĝina Privata Konsilantari por Kanado, de la Ordeno de la Honorkompanoj, kaj de la Reĝina Konsilantaro; 18a de Septembro, 1895 – 16a de Aŭgusto, 1979) estis la 13a ĉefministro de Kanado, el la 21a de Junio, 1957, al 22a de Aprilo, 1963. Li estis la ununura partiestro de la Progresema Konservativa Partio de Kanado (PC aŭ Tory) inter 1930 kaj 1979 kiu kondukis la partion al elektada venko, kion li faris trifoje, kvankam nur unufoje per majoritato de sidlokoj ĉe la Ĉambro de Deputitoj de Kanado.

Diefenbaker estis naskita en sudokcidenta Ontario en 1895. En 1903, lia familio migris okcidenten al la parto de la Nordokcidentaj Teritorioj kiu baldaŭ poste iĝus la regiono de Saskaĉevano. Li kreskis en la provinco, kaj estis interesita pri politiko de juna aĝo. Post mallonga servo en la Unua Mondmilito, Diefenbaker iĝis advokato. Li partoprenis en voĉdonado tra la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj kun nur malmulte da sukceso ĝis li estis finfine elektita al la Ĉambro de Deputitoj (komunuloj) en 1940.

En la Ĉambro de Deputitoj, Diefenbaker estis plurfoje kandidato por la estreco de la konservativa partio. Li akiris tiun partiopozicion en 1956, je sia tria provo. En 1957, li kaŭzis sian unuan balotvenkon por la konservativuloj en 27 jaroj; jaron poste li anoncis tujelekton kaj gvidis ilin al unu el iliaj plej grandaj venkoj. Diefenbaker nomumis la unuan inan ministron en kanada historio al sia kabineto, same kiel la unua indiĝena membro de la Senato. Dum siaj ses jaroj kiel ĉefministro, lia registaro trairis la kanadan Bill of Rights (Kanada Rajtaro) kaj donis la voĉdonon al la Unuaj nacioj kaj al la Inuitoj. En ekstera politiko, lia sinteno kontraŭ rasapartismo helpis certigi la foriron de Sudafriko for de la Komunumo de Nacioj, sed lia nedecidemo ĉu akcepti la Bomarc-atommisilojn de Usono kaŭzis la falon de lia registaro. Diefenbaker ankaŭ estas memorita pro sia rolo en la nuligo (1959) de la projekto Avro Arrow.

Kvankam frakciismo ene de la partio estis silentigita per la balotsukceso de Diefenbaker, ĝi denove pliiĝis kiam la Progresemaj Konservativuloj perdis subtenon, falante de oficejo en 1963, kaj liaj kontraŭuloj povis devigi gvidadokonvencion en 1967. Diefenbaker staris por reelekto kiel partiestro en la lasta momento, sed nur altiris minimuman subtenon kaj retiriĝis. Li restis parlamentano ĝis sia morto en 1979, du monatojn post kiam Joe Clark iĝis la unua konservativula ĉefministro ekde Diefenbaker.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hilliker, John. "The Politicians and the 'Pearsonalities': The Diefenbaker Government and the Conduct of Canadian External Relations," in Canadian Foreign Policy: Historical Readings ed. J. L. Granatstein (Toronto: Copp Clark Pitman, 1993), pp 152–167.
  • McMahon. Patricia I. Essence of Indecision: Diefenbaker's Nuclear Policy, 1957–1963 (McGill-Queen's University Press, 2009) reta revuo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]