John Donne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Donne

John DONNE (n. la 21-an de januaro 1572, m. la 31-an de marto 1631) estis angla poeto kaj pastro.

Familio

Donne naskiĝis en Londono kaj estis ano de romkatolika familio. Tiutempe romkatolikoj ofte persekutiĝis en Anglio. Liaj gepatroj estis komercisto kaj Elizabeth Heywood, filino de John Heywood, dramisto kiu fuĝis al kontinenta Eŭropo pro religiaj kialoj. Pluraj aliaj parencoj aŭ ekzekutiĝis aŭ eliris de Anglio pro sia romkatolikismo.

Frua vivo

En 1576 mortis lia patro. Post pluraj monatoj lia patrino denove edziĝis, al riĉa vidvo; ŝi mortis la sekvantan jaron. Du fratinoj de Donne mortis en 1581.

Donne edukiĝis sub Jezuitoj antaŭ ol eniri la Universitaton de Oksfordo. Post tri jaroj de studoj li plustudis ĉe la Universitato de Kembriĝo. Pro sia romkatolikismo li ne rajtis diplomiĝi. En 1591 li revenis al Londono kie li studis juron.

Lia frato Henry arestiĝis en 1593 ĉar li ŝirmis romkatikon pastron, William Harrington. Harrington ekzekutiĝis kiel ŝtatperfidulo, kaj Henry mortis pro pesto en malliberejo. La morto de lia frato instigis Donne dubi pri romkatolikismo.

John Donne ricevis valorajn heredaĵojn sed plejparte eluzis ilin per amaferoj, aĉeto de libroj kaj aliaj plezuroj. En 1596 li partoprenis ekspedicion de Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex kaj Walter Raleigh kontraŭ la hispanoj. En 1598 li nomumiĝis ĉefa sekretario de ministro, Thomas Egerton (1-a vicgrafo Brackley), en kies domo li loĝis. Ŝajnis ke li havus sukcesan karieron.

Edziĝo

Tamen tio ne okazis. Li enamiĝis al Anne More, nepino de Egerton, kaj decembron 1601 ili geedziĝis senpermese de Egerton kaj de George More, la patro de Anne kaj estro de la Turo de Londono. Mallonge Donne, la pastro kiu celebris la nupton, kaj atestanto malliberiĝis. Nur en 1609 Donne kaj George More amikiĝis kaj Donne ricevis doton. Dume li loĝis en Surrey. Li laboris kiel juristo kaj verkis pamfletojn por episkopo, sed ne gajnis sufiĉe da mono por havigi al sia kreskanta familio komfortan vivmanieron. En 1602 Donne iĝis parlamentano, sed tio donis al li neniun pagon. Anne naskis 12 idojn ene de 16 jaroj. Nur per la malavaro de kuzo de Anne havis Donne kaj lia familio loĝejon, kaj aliaj riĉaj amikoj monprovizis lin. Li verkis poemojn por influaj patronoj kiu finance rekompencis lin.

Anne mortis la 15-an de aŭgusto 1617, kvin tagojn post mortnaski bebon.

Pastro

Nepost 1610 Donne altiris la atenton de Jakobo la 1-a. Li verkis du kontraŭromkatolikajn traktaĵojn kiuj plaĉis al la reĝo. Sed Jakobo rifuzis doni al li kortegan postenon: anstataŭe li urĝis Donne ordiniĝi. Longe Donne ne konsentis, sed fine en 1615 li iĝis pastro.

Tuj Jakobo favoris lin. En 1615 li nomumiĝis Donne reĝa kapelano. La sekvantan jaron li akiris pluan eklezian postenon en londona jura kolegio. En 1618 la Universitato de Kembriĝo donis al li doktoran teologan diplomon. En 1619 li akompanis korteganon dum dujara diplomata misio al Germanio. En 1621, nelonge post sia reveno, li nomumiĝis dekano de la Katedralo de Sankta Paŭlo (Londono), kaj tiel ĝuis grandan enspezon. Li retenis tiun postenon ĝis sia morto.

Malfrue de 1623 li spertis preskaŭ mortan malsanon, kaj, dum li resaniĝis, li verkis serion da pensadoj pri sano kaj malsano.

Li nomumiĝis estro de riĉa londona paroĥo en 1624, kaj, la sekvantan jaron, kapelano de Karlo la 1-a (Anglio). Li ĝuis famon kiel elokventa predikisto.

Verŝajne li mortis pro stomaka kancero.

Verkoj

Donne estis la unua grava el la metafizikaj poetoj (inter postaj tiaj poetoj estis George Herbert, Richard Crashaw, Andrew Marvell kaj Thomas Traherne). La metafizikaj poetoj uzis karambolojn kaj malsimplajn ideokombinojn por esplori filozofajn temojn, kaj aludoj al cixutagaj aĵoj ofte enkondukis profundan pensadon.

Tradukoj de tri poemoj aperis en Angla antologio.

Fruaj poemoj

La fruaj poemoj de Donne plejparte konsistis el satiroj kaj ampoemoj. Sub la surfaco de ampoezio Donne traktis sciencajn kaj filozofajn temojn. La poemoj ofte enhavis paradoksojn kaj nekonvenciajn metaforojn - ekzemple li komparis pulon kiu mordas amorantojn al amorado, kaj, en alia poemo, la senvestigon de amoratinon al la eltrovo de Ameriko. Ofte la stilo tre retorikis, kiel oni legas teatraĵan paroladon. Pro la nemorala kaj erotika etoso de la poemoj, Donne malsukcese klopodis malebligi ilian manuskriptan cirkuladon; ili eldoniĝis nur post lia morto.

Postaj poemoj

Ĉirkaŭ 1610 la temoj de liaj poemoj ŝanĝiĝis, sed li uzis la samajn stilajn rimedojn. Ofte li traktis religiajn temojn, kaj la etoso pli malgajiĝis. Inter la poemoj estis

  • A Nocturnall upon S. Lucy's Day (Noktaĵo pri la Festo de Sankta Lucia), kie Donne esprimis malesperon post morto de amiko (kiu probable estis lia patronino Lucia, Grafino de Bedford)
  • serio da religiaj sonetoj

Prozaĵoj

La ĉefaj prozaĵoj de Donne estis

  • Biathanatos, en kiu li defendis memmortigon, kaj kiun li ne eldonis
  • Pseudo-Martyr (Pseŭdomartiro, 1610) kaj Ignatius his Conclave (La Konklavo de Ignatio, 1611), en kiuj li atakis romkatolikismon
  • Devotions upon Emergent Occasions (Religiaj meditoj pri Variaj Okazoj, eldonita en 1624), serio de elpensadoj pri sano, malsano kaj morto
  • multe da predikoj, el kiuj restas 160.

En siajn prozaĵojn Donne enkondukis la saman stilajn teknikojn, kaj aŭdacan esploron de ideokombinoj, kiuj troveblas en liaj poemoj.

Reputacio

Dum la unua duono de la 17-a jarcento la verkoj de Donne estis tre influaj, kaj aliaj poetoj uzis liajn poeziajn teknikojn. Tamen poste oni kritikis lin pro tro da malsimpleco kaj pro tro neverŝajnaj metaforoj. Malmultaj poemoj aperis en antologioj de la 19-a jarcento. Nur dum la 20-a jarcento liaj poemoj reakiris grandegan favoran reputacion.

Tamen eltiraĵoj de liaj prozaĵoj estis ĉiam tre konataj - ekzemple, "Neniu estas insulo..."